*region/o UV

*regiono

1.
GEOG Parto de lando aŭ de ia spaco karakterizata de specialaj ecoj: monta, apudmara, pariza regiono; tropikaj regionoj; altaj atmosferaj regionoj; la akridoj […] sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso [1]; macoj estu manĝataj […] en la tuta regiono, kiu apartenas al vi [2]; ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj [3]; la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron [4]; limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono [5]; mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio [6]; la regiono de Nilo [7]; ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj, la maroj kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj FK ; ili […] flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj [8]; hejma regiono [9]; montara regiono [10]; malriĉaj mondregionoj [11]; protestantaj regionoj [12]; por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon [13]; en Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord-Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio [14]; Eŭropa Unio (EU) estas unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo [15].
2.
Parto da organika korpo karakterizata de specialaj ecoj: lumbo — regiono de la korpo, kie finiĝas la dorso kaj komenciĝas la femuroj [16].
3.
(figure) Sfero, kampo de efiko de aferoj prezentanta ian specialan econ: la regiono de la spirito [17]; nenia el tiuj ĉi provoj […] eliris el la regiono de projektoj FK ; ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata FK ; grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco FK ; ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon [18]; la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio Marta ; en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi [19]; en la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado Marta ; Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco Marta ; senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [20].
afrikanse:
streek
albane:
rajoni
amhare:
ክልል
angle:
region
arabe:
منطقة
armene:
մարզ
azerbajĝane:
rayon
beloruse:
1. рэгіён, вобласьць, край 2. вобласьць 3. вобласьць (дзейнасьцьі) , сфэра (дзейнасьцьі)
bengale:
অঞ্চল
birme:
ဒေသ
bosne:
regija
ĉeĥe:
dosah, indikátor, kraj, oblast, obrazovka, rozsah
ĉine:
地方 [dìfāng], 地区 [dìqū], 地區 [dìqū], 一带 [yīdài], 一帶 [yīdài], 区 [qū], 區 [qū], 区域 [qūyù], 區域 [qūyù], 地域 [dìyù], 域 [yù]
dane:
regionen
estone:
piirkond
eŭske:
eskualdea
filipine:
rehiyon
france:
région
galege:
rexión
germane:
1. Region, Gegend, Gebiet 2. Gegend, Körperregion 3. Sphäre, Gebiet
guĝarate:
પ્રદેશ
haitie:
rejyon
haŭse:
yankin
hinde:
क्षेत्र
hispane:
región
hungare:
1. térség, régió 2. táj, tájék 3. terület, régió
igbe:
mpaghara
indonezie:
daerah, kawasan, region, wilayah
irlande:
réigiún
islande:
svæði
japane:
地域 [ちいき]
jave:
wilayah
jide:
געגנט
jorube:
ẹkùn
kanare:
ಪ್ರದೇಶದಲ್ಲಿ
kartvele:
რეგიონში
kazaĥe:
аймақ
kimre:
rhanbarth
kirgize:
регион
kmere:
តំបន់
koree:
지역
korsike:
righjoni
kose:
ummandla
kroate:
regija
kurde:
herêm
latine:
regionem
latve:
rajons
laŭe:
ພາກພື້ນ
litove:
regionas
makedone:
регионот
malagase:
faritra
malaje:
rantau
malajalame:
പ്രദേശം
malte:
reġjun
maorie:
rohe
marate:
प्रदेश
monge:
cheeb tsam
mongole:
бүс нутаг
nederlande:
1. streek, gebied, regio 2. streek 3. gebied
nepale:
क्षेत्र
njanĝe:
m’chigawo
okcidentfrise:
regio
panĝabe:
ਇਸ ਖੇਤਰ
paŝtue:
سیمه
pole:
1. region, rejon, okolica 2. rejon, okolica 3. region, rejon, chorągiew (w harcerstwie)
ruande:
karere
ruse:
1. регион, область, край 2. область 3. область, сфера
samoe:
vāega
sinde:
علائقي
sinhale:
කලාපයේ
skotgaele:
sgìre
slovake:
kraj, oblasť, územie
slovene:
okolica
somale:
gobolka
ŝone:
nharaunda
sote:
sebakeng
sunde:
daerah
svahile:
kanda
taĝike:
вилоят
taje:
ภูมิภาค
tamile:
பகுதி
tatare:
Төбәк
telugue:
ప్రాంతం
tibete:
ས་ཁུལ་
ukraine:
область
urdue:
خطے
uzbeke:
mintaqa
vjetname:
khu
zulue:
isifunda

regiona

Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio; servado al regiona komunumo VivZam ; regiona elekto [21]; en Hispanio la socialistoj ne povas regi sen aŭ kontraŭ regionaj partioj, kiuj akiris grandan apogon de elektantoj [22]; aliregiona leganto [23]; mi aŭdas la popolan konversacian irlandan aŭ iun regionan dialekton [24]. SIN:provinca
21. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
22. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
23. Monato, Probal Daŝgupto: Verki unu por la aliaj
24. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
beloruse:
рэгіянальны
ĉeĥe:
krajový, krajský, oblastní, regionální, územní
ĉine:
地区 [dìqū], 地區 [dìqū], 地方 [dìfāng], 区域性 [qūyùxìng], 區域性 [qūyùxìng]
france:
régional
germane:
regional
hispane:
regional
hungare:
térségi, regionális
indonezie:
regional, kedaerahan, kewilayahan
japane:
地方の [ちほうの], 地域の [ちいきの]
nederlande:
regionaal, streek-
pole:
regionalny, rejonowy, okoliczny, chorągwiany (w harcerstwie)
ruse:
региональный , областной
slovake:
krajský, oblastný, regionálny
ukraine:
районний, обласний, реґіональний

regionismo

POL Politika aŭ artisma doktrino celanta konservi la apartajn interesojn kaj la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono: [la] balotoj, kvankam liberaj, baziĝas sur regionismo kaj ne sur realigeblaj programoj [25].
25. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
beloruse:
рэгіяналізм
ĉeĥe:
regionalizmus
france:
régionalisme
germane:
Regionalismus
hispane:
regionalismo
hungare:
regionalizmus
indonezie:
regionalisme
japane:
地方主義 [ちほうしゅぎ], 地域主義 [ちいきしゅぎ], リージョナリズム
nederlande:
regionalisme
pole:
regionalizm
ruse:
регионализм
slovake:
regionalizmus
ukraine:
реґіоналізм

retregiono

RET
La tuto de interretaj adresoj pri kies nomo respondecas unu nomservilo; praktike ĉiuj retadresoj kies du lastaj elementoj estas egalaj apartenas al unu retregiono: mesaĝoj tuj revenos al la spamisto, ĉar la retregiono „kontrauspamilo.be“ ne ekzistas [26]; poste Netfind serĉas la personon en la de vi elektita(j) retregiono(j) [27]; estas kostoj por la ttt-servilo, retregiono, KD- kaj informil-produktado [28]; oftaj ĉefretregionoj estas .com, .org, .de, .su ktp.
Rim.: KompLeks difinas kiel retregionojn nur la plej suprajn ŝtupojn de la retnoma hierarĥio. Kiel supernocio por ĉiuj ŝtupoj ĝis la retnomoj registritaj de firmaoj, institucioj kaj privatuloj, ĝi registras la terminon domajno.
26. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998/04
27. Martin Weichert: Kiel uzi Internet-servojn per retpoŝto
28. Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton, Libera Folio, 2005-05-10
angle:
domain ĉefret~o: top level domain.
beloruse:
дамэн
ĉine:
[yù]
france:
réseau
germane:
Domain (Internet)
hungare:
tartomány, domain
indonezie:
ranah, domain ĉefret~o: ranah tingkat teratas, domain tingkat teratas.
japane:
ドメイン
nederlande:
domein
pole:
domena
ruse:
домен

administraj notoj