*rifuz/i

*rifuzi

(tr)
1.
Ne konsenti doni, disponigi aŭ permesi ion petitan aŭ postulitan: ne rifuzu al mi antaŭ ol mi mortos [1]; mi vokis kaj vi rifuzis [2]; rifuzi al iu krediton Marta [3]; [li] rifuzis al mi miajn rajtojn [4]; unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi [5]; malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton Marta ; vi rifuzos humiliĝi antaŭ mi [6]? rifuzi la svatiĝadon [7]; la pastroj rifuzis al mi prunton [8]; la komitato de UEA rifuzis akcepti la buĝeton proponitan de la estraro [9]; [li] rifuzis detalan diskuton pri la problemo de la rifuĝintoj [10]. VD:surda
2.
(figure) (io) Ne kapabli, ne povi: liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li [11].
3.
Malakcepti: konstatinte ke oni povas bone vivi ankaŭ ne laborante, per ĉiaj trukoj li sukcesis rifuzi ĉiujn postenojn proponitajn de la laboroficejo [12]; la projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn al la aŭstralia kontinento estas rifuzita [13]; antaŭ la ekzekuto oni proponis pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed Jánošík rifuzis [14]; li rifuzis ĉiun pagon [15].
Rim.: Tia uzo estas evitinda kaj konfuza, ĉar normale rifuzas1 la petato, kaj malakceptas tiu, al kiu oni proponas; do malakcepti proponitan cigaredon, sed rifuzi1 cigaredon al almozulo. [Sergio Pokrovskij]
4.
(arkaismo) Rezigni: ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“ [16].
angle:
refuse
beloruse:
адмаўляцца, адмовіцца
ĉeĥe:
odepřít, odmítnout, vzdát se
france:
refuser 4. renoncer à
germane:
verweigern 2. , 3. ablehnen, 4. verzichten
hungare:
1. megtagad 2. nem engedelmeskedik 3. visszautasít, elutasít
nederlande:
weigeren, afwijzen
pole:
odmawiać
portugale:
recusar
ruse:
1. отказать, отказывать 2. отказать (о части тела, устройстве), перестать функционировать 3. отказаться (от чего-л.), отказываться (от чего-л.) 4. отказаться (лишить себя)
slovake:
odmietnuť, odoprieť, upierať, vypovedať službu, zamietnuť
tibete:
ངོས་ལེན་མ་བྱས་པ་

rifuzo

La ago rifuzi aŭ esprimo uzita por rifuzi: postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas PrV ; ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon Ifigenio ; mi estas senkulpa, […] oni metis ĝin malgraŭ mia rifuzo [17]; ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo Marta .
angle:
refusal
beloruse:
адмова
ĉeĥe:
odepření, odmítnutí, odvrhnutí, zamítnutí
france:
refus
germane:
Weigerung
pole:
odmowa
ruse:
отказ
slovake:
odmietnutie, odvrhnutie, zamietnutie

forrifuzi, *rifuziĝi

(tr)
Tute rezigni: gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton [18]; mia fianĉo estus preta forrifuzi mian manon [19]; kiam oni forrifuzas la mondon kaj sin mem, tiam oni por ĉiam pereas [20]; neniu povas forrifuzi sian parencecon [21]; tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon [22].
Rim.: La fundamenta „rifuziĝi“ en la senco „rezigni“ ŝajnas nelogika, kaj fakte ne estas uzata.
18. La Nova Testamento, Hebreoj 12:25
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
angle:
forgo, forswear, renounce, relinquish, repudiate
beloruse:
адмовіцца, вырачыся, зрачыся, адцурацца, выцурацца
france:
renoncer à
germane:
verleugnen, sich abwenden, verzichten
hungare:
lemond (vmiről), eltaszít (magától)
nederlande:
afstaan, verstoten, van de hand wijzen, opgeven
pole:
wyrzekać się, wymawiać się
ruse:
отказаться, отречься

administraj notoj

pri ~i 3.:
      Oni ja povas rifuzi postenon, ĉar ĝi ne nur donas gajnon, sed ankaŭ postulas penon
      [WD]