3nominal/a

nominala  

1.
Noma, posedanta nur la nomon, ne la efektivan povon kaj rajton: nominala ĉefo.
2.
Indikanta la valoron de io per cifero diferenca je la efektiva valoro: aĝio estas la diferenco inter la nominala kaj la efektiva laŭkurza valoro.
beloruse:
намінальны
ĉeĥe:
jmenovitý, nominální
france:
nominal
germane:
1. nominell, dem Namen nach 2. Nominal-, Nenn-
greke:
ονομαστικός
hungare:
névleges, nomimális
nederlande:
nominaal
portugale:
nominal
ruse:
номинальный
slovake:
menovitá, nominálna

nominalo, nominala valoro

EKON Valoro indikita sur la dokumento, ne nepre estanta la merkata valoro, ekzemple sur akcioj: Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj [1].
1. W. Klag: Julia Isbrücker - Jaro 2020, invito al kunlaboro, Revuo Esperanto, 2020-04-22
beloruse:
намінальная вартасьць
ĉeĥe:
nominální hodnota
france:
valeur nominale
germane:
Nennwert
hungare:
névleges érték, névérték, nomimális érték
nederlande:
nominale waarde
ruse:
номинальная стоимость
slovake:
menovitá hodnota

nominalismo  

FIL Doktrino, laŭ kiu la ĝeneralaj ideoj estas nur nomoj, kaj ne posedas ian realan ekziston, kontraste al realismo1.
beloruse:
наміналізм
ĉeĥe:
nominalizmus
france:
nominalisme
germane:
Nominalismus
hungare:
nominalizmus
nederlande:
nominalisme
portugale:
nominalismo
ruse:
номинализм
slovake:
nominalizmus

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o, ~a valoro: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.