2metropol/o

metropolo Vikipedio

1.  
Ĉefa urbo rilate al la cetera lando: progreso povas okazi ne nur en metropoloj, sed same en periferiaj regionoj [1]; superfluaj laborfortoj invadas de vilaĝoj al urboj, de malgrandaj urboj al metropoloj [2]; Pekino estas kaj historia kultura urbo kaj moderna metropolo [3]; en 1951 en la brita ĉefurbo okazis Festivalo de Britio […] milionoj da britoj tiam vizitis la festivalan lokon en la metropolo [4]; en la jaro 2015 […] ekzistos minimume 36 urbegoj, kiuj havos pli ol 8 milionojn da loĝantoj ― tiel nomataj megametropoloj [5]; „Meznokto metropola“ (poemaro de Krys Ungar) [6].
2.  
(arkaismo) Origina lando rilate al siaj kolonioj: evoluigo de kolonioj kaj ilia funkciigo ekonomie aŭ militiste laŭ interesoj de la hejmlando (metropolo) [7].
3.  
Aglomeraĵo de pluraj urboj en kvazaŭ-urbego: la germana metropolo Rejno-Ruro (unua industria regiono de Eŭropo) [8]; la transnacia regiono Lille-Kortrijk-Tournai, nomata „Eŭrometropolo“ [9].
1. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
2. Monato, Alice Liu: Migrado multmiliona, 2010
3. Monato, Wen Zhihong: Protektu kaj riparu, 2006
4. Monato, William Simcock: Britio: Jarmila kupolo en Londono
5. Monato, Stefan Maul: klarigo de Globus-figuro dukolumna
6. Ungar Krys: Meznokto metropola ― Antverpeno, 1991
7. Vikipedio, Koloniismo
8. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011
9. Monato, Djémil Kessous: Plaro, aŭ la Flava Terpomo, 2011
angle:
metropolis
beloruse:
1. сталіца 2. мэтраполія
ĉeĥe:
hl. město, metropole
france:
métropole
germane:
Metropole 3. Ballungsgebiet
hungare:
főváros, metropolisz 2. anyaváros, anyaország
katalune:
metròpoli
nederlande:
hoofdstad 2. moederland
portugale:
metrópole
ruse:
1. столица 2. метрополия
slovake:
hlavné mesto, metropola

administraj notoj