1koloni/o PV
kolonio 
- 1. ↝
- Teritorio, loĝata kaj administrata de elmigrintoj en fremda lando aŭ neokupita regiono; pli vaste: tereno, sur kiun oni instalis specifan loĝantaron: Marsejlo estis greka kolonio; kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo [1]; venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj [2]; ĉiuj [dometoj] identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj: tio estas la laboristaj kolonioj [3].
- 2. ↝
Lando, administrata kaj ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj: la transmaraj kolonioj de Germanujo akiris sendependecon; la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor [4]; ĝenerale la koloniaj laboristoj estas ja pli ekspluatataj ol la laboristoj el la metropolo [5].
dominio
- 3.
- Aro da samnacianoj loĝantaj eksterlande en sama urbo aŭ regiono: la germana kolonio en Parizo; la pola kolonio en Usono.
- 4. ↝
Grupo de vivaĵoj, plejofte samspeciaj, dense kunvivantaj en unu loko: kolonio de formikoj; la apartaj kolonioj de monedoj estas komunumoj de fermita tipo, kies membroj konas unu la alian [6].
grego, populacio, roto3
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Bagateloj
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16a
3. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1a
4. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor' aŭ!
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Denove pri la morto de araba SAT-ano
6. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16a
3. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1a
4. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor' aŭ!
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Denove pri la morto de araba SAT-ano
6. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- angle:
- colony
- beloruse:
- калёнія
- bulgare:
- колония
- ĉeĥe:
- država, kolonie, osada
- france:
- 1. colonie (de peuplement) ~a: de colonie, colonial 2. colonie (territoire occupé) 3. communauté (d'une nation dans une autre), colonie (groupe d'immigrés de même nationalité)
- germane:
- Kolonie 1. Siedlung
- hispane:
- colonia
- nederlande:
- kolonie
- pole:
- kolonia pola ~o: polonia
- portugale:
- 1. colônia 2. colônia, domínio, possessão 3. colônia, comunidade
- ruse:
- колония
- slovake:
- kolónia, osada
koloniiZ ↝
(tr)
- Igi kolonion1,2: Rusoj koloniis Siberion; koloniadon de la Norda Ameriko komencis britoj [7]; Angilon malkovris Kristoforo Kolumbo en 1493, britoj koloniis ĝin en 1650 [8].
7.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Galope tra la historio de Usono, leciono 2a
8. Monato, Renée Triolle: Observanto observata, 2014
8. Monato, Renée Triolle: Observanto observata, 2014
- angle:
- colonize
- beloruse:
- калянізаваць
- bulgare:
- колонизирам
- ĉeĥe:
- kolonizovat
- france:
- coloniser ~ado: colonisation
- germane:
- kolonisieren, besiedeln
- hispane:
- colonizar
- nederlande:
- koloniseren, kolonialiseren
- pole:
- kolonizować ~ado: kolonizacja
- ruse:
- колонизировать
- slovake:
- kolonizovať, osídliť
koloniano
- Ano de kolonio: ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj [9].
- angle:
- colonist
- ĉeĥe:
- kolonizátor
- france:
- colon, membre de la communauté (étrangère)
- hispane:
- colono
- nederlande:
- kolonist
- pole:
- kolonista
- ruse:
- колонист, поселенец
- slovake:
- kolonizátor
koloniigi ↝
PV
- Kolonii: por koloniigi la Lunon per poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn [10]; Gerando estis koloniigita de bretonoj en la dua duono de la 6a jarcento [11].
10.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis
11. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
11. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
- angle:
- colonize
- ĉeĥe:
- kolonizovat
- nederlande:
- koloniseren, kolonialiseren
- pole:
- kolonizować
- slovake:
- kolonizovať, osídliť
koloniismo 
Ekonomia sistemo, en kiu la regna prospero baziĝas sur ekspluatado de ĝiaj kolonioj 2: la konferenco celis liberigi aziajn kaj afrikajn naciojn de imperialismo kaj koloniismo, kaj krei ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter la koncernaj landoj [12]; por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda [13].
12.
Monato, Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Aktivas
la bonaj amikoj, 2015
13. Monato, Carlo Minnaja: Perfidita popolo, 2014
13. Monato, Carlo Minnaja: Perfidita popolo, 2014
- angle:
- colonialism
- ĉeĥe:
- kolonialismus
- france:
- colonialisme
- nederlande:
- kolonialisme
- pole:
- kolonializm
- ruse:
- колониализм
- slovake:
- kolonializmus
ekskolonio
Loko, kiu iam estis kolonio de fremda regno: plej multaj ŝtatoj, aparte en ekskolonioj kaj la orienta Eŭropo, estas plurlingvaj [14].
14.
UNDP, trad. R. McCoy:
Raporto pri Homa Evoluo 2004, 2005
- angle:
- former colony
- france:
- ancienne colonie
- pole:
- ekskolonia
kontraŭkoloniismo ↝
Politika movado, kontraŭa al koloniado kaj ekspluatado de kolonioj 2.
- angle:
- anticolonialism
- france:
- anticolonialisme
- nederlande:
- antikolonialisme
- pole:
- antykolonializm
- ruse:
- антиколониализм
novkoloniismo 
Politika, ekonomia aŭ militforta influado flanke de pli riĉa regno, kiu ofte estis kolonianto: ili nun disvolvas novkoloniismon en Afriko dividante esperantistojn afrikajn por regi [15].
15.
G. Koffi: en:
TEJO ekamikas kun la Civito, libera folio, 2016-12-26
- france:
- néocolonialisme
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
kontraŭ~ismo: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭ~ismo: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.