populaci/o PIV1
populacio
- 1.
Tuto de samspecaj vivuloj, kiuj interagas kaj reproduktiĝas en komuna areo: en la populacio de musoj, samkiel ĉe multaj aliaj ronĝuloj, apartiĝas pli etaj aroj [1]; infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo [2]; la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn lingvajn deviojn [3].
etno, grego, kolonio4, popolo1, roto3
- 2.
(en statistiko) La aro de ĉiuj objektoj kiujn esploro koncernas: mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj: oni elektas muestron (vd specimenaro, samplo), analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio [4].
1.
J. Ŝuvajev:
Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
3. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
3. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
- ĉeĥe:
- obyvatelstvo, populace
- france:
- population (démographique)
- germane:
- 2. Grundgesamtheit
- pole:
- populacja (biologia)
- rumane:
- populație
- slovake:
- obyvateľstvo, populácia
- ukraine:
- популяція