sampl/o PIV1

samplo

SCIMAT Specimenaro elektita el populacio laŭ certaj kriterioj por statistika esploro: la grando de la samplo dependas de la fidindeco de la dezirataj rezultoj laŭ klasikaj statistikaj formuloj [1]; prenante la samplon „partoprenantoj de la AT“ oni venus al aliaj rezultoj [2]; 24 personoj estis menciitaj unufoje, pro la malgranda samplo la rezulto ne estas reprezenta [3]. VD:observo, provo
Rim.: La vorto registriĝis en PIV1 kun iom enigma difino „aro da statistikaj observoj […]“, kiu devias de angle: „sample“ kaj la supraj citaĵoj. Por la esplorita ono de populacio PIV2 proponas „muestro“: oni elektas muestron, analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio [4].
1. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. La Ondo de Esperanto, Lingvoj kaj (mis)komprenoj, 2001, №11
3. La Ondo de Esperanto, Redakcia komentarieto, 2002, № 8-9
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
angle:
sample muestro: sample.
ĉine:
样品 [yàngpǐn], 樣品 [yàngpǐn], 抽样 [chōuyàng], 抽樣 [chōuyàng], 抽检 [chōujiǎn], 抽檢 [chōujiǎn]
france:
échantillon muestro: échantillon.
germane:
Stichprobe muestro: Stichprobe.
hispane:
muestra muestro: muestra.
pole:
próbka muestro: próba.
ruse:
выборка muestro: выборка.

administraj notoj