albigens/o PIV1

albigenso

Ano de albigensismo: la herezaj Albigensoj ... plenigis per malsanigaj eraroj la sudajn regionojn de Francio kaj aliajn regionojn de la latina mondo [1].
1. Leono la 13a, trad. -: Supera Apostolado, [2006?]
beloruse:
альбігоец
france:
Albigeois (Cathare, subst.), Cathare (subst.)
indonezie:
kaum Katari, kaum Albigens
ukraine:
альбіґоєць

albigensismo

HISREL Doktrino kaj praktiko de albigensoj, religia grupo prosperinta en la 12a kaj 13a jarcentoj en la sudokcidenta parto de nuna Francujo, rigardata kiel herezo de kristanismo kaj perforte ekstermita: Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon [2].
beloruse:
альбігойства
france:
Catharisme
indonezie:
katarisme, albigensis

administraj notoj