apologetik/o PIV1

apologetiko

(malofte)
REL Doktrin-klarigo, orda demonstro kaj defendo de doktrino precipe religia; historie ofte tia literaturo kristana: lerninte versi en latino, ludi klavikordon, paroli pri falkado kun kavaliroj kaj pri apologetiko kun ĉefepiskopoj, […] ŝi revenis hejmen [1]; kutime, apologetiko diriĝas pri defendo de la kristana kredo, ĉar tiu nomo estas grekdevena kaj pere de la greka lingvo disvolviĝis tiu literatura teologia ĝenro [2]. VD:apologio
1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, apologetiko, 1999-05
beloruse:
апалягетыка
france:
apologétique (subst.)
itale:
apologetica (sost.)
ukraine:
апологетика

administraj notoj