apologi/o

apologio

Parola aŭ skriba defendo kaj pravigo de io aŭ iu, solene farita: la parolado de Brutus estas abstrakta apologio de altprincipa homo Ret ; oni jure persekutu la konteston aŭ apologion de la holokaŭsto kaj la disvastigon de antisemitismo [1]; apenaŭ fidindas apologiistoj de energio-industrioj kiel la nuklea, la nafta […] gravas evoluigi ekologie plaĉajn energi-fontojn [2]. SIN:pledado, laŭdo, senkulpigoVD:apologetiko
1. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
2. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, 2011
angle:
apology
beloruse:
апалёгія
ĉeĥe:
obhajoba, obrana, obranná řeč
france:
apologie, éloge
germane:
Apologie, Verteidigungsrede, Verteidigungsschrift ~isto: Apologet
hebree:
הִתנַצְלוּת
hispane:
apología
hungare:
védőbeszéd, védőirat, apológia
katalune:
apologia
malaje:
permohonan maaf
malnovgreke:
απολογία ~isto: απολογητής
perse:
دفاعیه
pole:
apologia, obrona
rumane:
apărare
ruse:
апология, восхваление
slovake:
apológia, apológia, obrana, obranná reč

administraj notoj