*aren/o PV

*areno

1.
ARKISPO Loko en la centro de cirko por bataloj kaj ludoj: en la areno spektaklo sekvis spektaklon [1]; ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion [2]; apenaŭ ŝi finas kaj la restoracio iĝas areno de la plej kruela batalo Metrop .
2.
(figure) Kampo de agado aŭ de idea batalo: la politika areno; tiuj grave damaĝis la albanan aferon en la internacia areno [3]; tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj […] instiga areno por tradukaj aŭ originalaj verkistoj [4]. VD:kampo, tereno
angle:
arena
beloruse:
арэна
ĉeĥe:
aréna, kolbiště, ring, zápasiště
ĉine:
1. 场所 [chǎngsuǒ], 場所 [chǎngsuǒ], 比賽場 [bǐsàichǎng], 比赛场 [bǐsàichǎng]
france:
arène
germane:
Arena
hebree:
זִירָה
hispane:
arena, campo (de fútbol), plaza (de toros) 2. arena
hungare:
aréna, küzdőtér, porond
japane:
闘技場 [とうぎじょう], 競争の場 [きょうそうのじょう], 活躍の舞台 [かつやくのぶたい]
pole:
1. arena 2. arena
portugale:
arena
ruse:
арена, манеж
slovake:
aréna
ukraine:
арена, манеж

dancareno

SPO Areno sur kiu oni povas danci: la cementita planko de la remizo estas nun bezonata kiel danc-areno [5].
angle:
dance floor
beloruse:
танцпляцоўка
france:
piste de dance
germane:
Tanzboden

administraj notoj