1arpeĝ/o

arpeĝo  

MUZ
Melodiornamo uzata en klasika eŭropa muziko, kiu komencas la tonojn de akordo ne samtempe sed prokrastete: Bruis ĉe la pord' ordone! / Pliinsistas jam la bru', / Kvazaŭ dum koler' arpeĝoj, Kun minaco de detru' [1]; duparta variaĵo precipe konsistanta el gamaj linioj kaj arpeĝoj [2].
angle:
arpeggio
beloruse:
арпэджыё
bulgare:
арпежио
france:
arpège
germane:
Arpeggio
hebree:
אקורד שבור
hispane:
arpegio
hungare:
tört hangzat, arpeggio
itale:
arpeggio
nederlande:
arpeggio
ruse:
арпеджио

arpeĝi

(ntr)
Fari arpeĝojn.
angle:
sing arpeggios
france:
arpéger (intr.)
hispane:
arpegiar
itale:
arpeggiare

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.