asteni/o PIV1

astenio

MED Elĉerpiĝo, senforteco de organo aŭ de la tuta korpo: ŝi nebule aŭdis la servistinan konversacion, tamen ŝi ne volis ĝeni ilin nek povis pro la propra astenio [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 90a, volumo 3a, p. 146a
angle:
 asthenia
beloruse:
 астэнія
ĉeĥe:
 astenie
france:
 asthénie
germane:
 Asthenie
hispane:
 astenia
itale:
 astenia
katalune:
 astènia
perse:
 ضعف (پزشکی)
ruse:
 астения
slovake:
 asténia
ukraine:
 астенія, слабість, безсилля

astenia

Senfortiĝinta, senenergia pro astenio: Tomaso estis tiom astenia, ke ili devis treni lin supren [2]. VD:elĉerpita
2. K. Buliĉov, trad. E. Tikhonov: La setlejo, [2011?]
france:
 asthénique, épuisé

administraj notoj