*17aŭtor/o PV

aŭtoro

1.
Verkinto (de libro aŭ de scienca, literatura, belarta verko).
2.
(figure) Farinto, kreinto, elpensinto: li estas aŭtoro de sia propra malfeliĉo; la kunkulpulo estas punata kiel la aŭtoro mem.
angle:
 author
beloruse:
 аўтар
bretone:
1. aozer, oberour
bulgare:
1. автор
france:
 auteur
germane:
1. Autor, Verfasser 2. Urheber, Schöpfer
hebree:
 מְחַבֵּר
hispane:
 autor
hungare:
1. író, szerző 2. szerző, okozó
itale:
 autore
nederlande:
1. auteur
portugale:
 autor
ruse:
 автор
slovake:
 autor
tibete:
 རྩོམ་པ་པོ་
ukraine:
 автор

aŭtora

Rilata al aŭtoro: aŭtoraj rajtoj.
beloruse:
 аўтарскі ~aj rajtoj: аўтарскае права.
hispane:
~aj rajtoj: derechos de autor.
hungare:
 szerzői
itale:
 d'autore
nederlande:
 auteurs-
ruse:
 авторский
slovake:
 autorský
ukraine:
 авторський

aŭtori

(tr)
Esti aŭtoro de, verki: „La pupo“ estas unu el la plej gravaj romanoj de la pola literaturo, aŭtorita de Bolesław Prus [1].
1. P. Fischer-Kotowski: , 26 libroj de la jaro 2016, libera folio, 2016-12-28
angle:
 to author
bretone:
 sevel (un oberenn)
germane:
 schaffen, verfassen
hebree:
 לחבר
hungare:
 szerez (művet), ír (művet)
itale:
 scrivere (creare), creare (comporre), comporre (creare)
nederlande:
 schrijven (v.boek)

aŭtorsigno

Signo montranta la aŭtoron de iu tekstloko; referenco.
germane:
 Autorangabe, Verfasserangabe
hebree:
 אות אוטומטי
hungare:
 hivatkozás szerzőre

kunaŭtoro

Tiu, kiu parte verkis.
angle:
 co-author
beloruse:
 сааўтар
bretone:
 kenoberour
france:
 co-auteur
germane:
 Co-Autor, Mitautor, Mitverfasser
hispane:
 coautor
hungare:
 társszerző
itale:
 co-autore
nederlande:
 coauteur
ruse:
 соавтор
slovake:
 spoluautor
ukraine:
 співавтор

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~signo: Mankas dua fontindiko.
~signo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~o: Mankas dua fontindiko.
kun~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.