6balet/o PV , baled/o PV

baleto, baledo  

BELA
1.  
Teatra akto kun danco kaj muziko kaj mimiko, sen paroloj: lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin [1]; la baleto „La konsekro de la printempo“ de Igor Stravinskij, surscenigita en Parizo en 1913 [2]; la opero inkludas spektaklan kaj sensacian „baleton“ en kiuj viraj dancistoj balanciĝas sur ŝnuroj super la scenejo [3]; la baledo „Du jarsezonoj“ subtenas tiun ideon kaj proponas vizion pri ĝi [4]; oni vidis ŝin en Ĥarkovo kun baledestro [5].
2.  
Grupo de artistoj, specialiĝinta al prezentado de baletoj1: la Nacia Baleto de Marsejlo bonvenigas la baratan dancistinon [6].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
2. Natalia Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 20a
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Kantado en la gaela lingvo, 2007
4. Kongresa Libro 2002
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 356
6. Monato, Thierry Spanjaard: Ĝui kulturon en Marsejlo, 2013
angle:
ballet
beloruse:
балет
ĉeĥe:
balet (tanec i skladba)
france:
ballet
germane:
Ballet
hebree:
בַּלֶט
hispane:
ballet
hungare:
balett
nederlande:
ballet
perse:
باله
pole:
balet
ruse:
балет
slovake:
balet
svede:
balett

administraj notoj