bamb/o Viki
bambo

Rondo-danco
por multaj partoprenantoj, laŭ mezamerika kanto,
populara ekde la 1980aj jaroj en precipe junularaj
esperantistaj kongresoj:
en la UK en Lisbono oni dancis la plej grandan, amasan kaj
buntan Bambon, kiun mi iam vidis
[1].
Rim.:
Ankaŭ ofte „la bamba“ laŭ la originala hispanlingva nomo.
1.
A. Striganova:
Kial mi partoprenos UK-ojn?, libera folio, 2018-10-14
- beloruse:
- бамба (танец)
- france:
- bamba
- nederlande:
- bamba