Bazel/o

Bazelo

GEOGPOL Svisa urbo situanta ambaŭflanke de la Rejno ĉe la limo de Svislando kun Germanujo kaj Francujo; samnoma kantono: la konvencio de Bazelo, kiu ekestis en 1989 […], havis kiel ĉefan celon eviti, ke la landoj de la tria mondo iĝu la amasrubejo de toksaj forĵetaĵoj de la riĉa nordo [1]; Serveto en 1531 publikigis sian konvinkon en la verko […] „Eraroj en la doktrino pri la Triunuo”, kiun en Bazelo la urbestraro grandkvante igis neniigi [2]; nur en kvar el la 26 kantonoj la voĉdonantoj malakceptis la proponon: Bazelo, Ĝenevo, Vaŭdo kaj Neŭŝatelo [3].
beloruse:
Базэль
france:
Bâle
germane:
Basel
hebree:
באזל
japane:
バーゼル
ukraine:
Базель

administraj notoj