Belfast/o PIV1

Belfasto   Vikipedio

GEOGPOL Havenurbo kaj ĉefurbo de Nord-Irlando: la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic[…]estis konstruita en Belfasto [1]; inter 1880 kaj 1910 […] ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Dublino, Limeriko, Lurgano [2]; membroj de la majoritata Demokrata Uniista Partio de Nord-Irlando protestis kontraŭ gaelparolanta kvartalo en Belfasto [3]; koleraj lojalistoj kuniĝis sur la stratoj de Belfasto kaj aliloke, indigne kriegante, ĵetante ŝtonojn kaj benzinbombojn kontraŭ policanojn [4].
1. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, 2015
2. Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, 2003
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingvoj, komunumoj kaj politiko, 2006
4. Monato, Garvan Makaj: Malpaco flagranta, 2013
angle:
Belfast
france:
Belfast
germane:
Belfast

administraj notoj