1boks/i PV
boksi
(x)
Korpe batali, uzante la membrojn por frapi la kontraŭulon: personoj kiuj kvazaŭ boksas unu la alian kaj konkuras por akiri la regpovon [1].
1.
Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
- angle:
- box
- ĉeĥe:
- boxovat
- france:
- boxer
- germane:
- boxen
- hebree:
- להתאגרף
- hispane:
- boxear
- hungare:
- bokszol
- itale:
- boxare, pugilare
- katalune:
- boxar
- pole:
- boksować
- ruse:
- боксировать
- slovake:
- boxovať
- svede:
- boxas
bokso ↝
Batalarto en kiu la kontraŭulon oni penas faligi per frapado, neniam per tenado: al racie pensanta homo ŝajnas strange, ke oni nomas bokson „la nobla arto“ [2].
2.
J. Dias Pinto: La arto politiki, Brazila Esperantisto, 2014-07, numero 349a
- angle:
- boxing, pugilism
- beloruse:
- бокс
- ĉeĥe:
- box
- france:
- boxe (sport)
- germane:
- Boxen, Faustkampf
- hebree:
- אִגרוּף
- hispane:
- boxeo, box, pugilismo
- hungare:
- ökölvívás, boksz
- itale:
- boxe, pugilato
- katalune:
- boxa
- pole:
- boks
- ruse:
- бокс
- slovake:
- box
- svede:
- boxning
angla bokso ↝
Angladevena, vaste konata speco de bokso, en kiu oni frapas nur per la pugnoj: Paŭĉjo aŭskultis la unuan mallongan lekcion pri la angla bokso [3].
3.
N. Ostrovskij, trad. S. Cins:
Kiel ŝtalo estis hardata, [1997]
- france:
- boxe anglaise
franca bokso ↝
Francdevena bokso, en kiu oni frapas per la pugnoj kaj piedoj: franca bokso estas unu el kelkaj stiloj de piedboksado en kiuj la luktantoj kutime uzas ŝuojn [4].
4.
Vikipedio,
Franca bokso, 2015-11-21
- france:
- boxe française, savate (boxe française)
taja bokso ↝
Tajdevena bokso, en kiu oni frapas per la pugnoj, kubutoj, genuoj kaj piedoj: la trejnado por taja bokso estas fama pro sia intenseco kaj rigoreco [5].
5.
Vikipedio,
Taja bokso, 2015-11-21
- france:
- boxe thaïe