*bot/o PV

*boto

TEKS Alta ŝuo kaŭĉuka aŭ leda, kiu atingas ĝis genuo: peltaj botoj [1]; liaj piedoj […] ŝvelis kaj forte doloris al li en la malvastaj botoj [2]; li havis novajn botojn, […] ili knaris [3]; [li] ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn [4]; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri [5]; [lia] tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo [6]; [ili] portis […] mallongajn surtutojn kaj […] botojn kun tibiingoj [7]; Kristnasko alproksimiĝas per sepmejlaj botoj (tre rapide) [8]; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas PrV .
angle:
boot
beloruse:
бот
bretone:
heuz
bulgare:
ботуш
ĉeĥe:
holinka, vysoká bota
ĉine:
[xuē], 靴形酒杯 [xuēxíngjiǔbēi], 靴子 [xuēzi]
france:
botte
germane:
Stiefel ~otirilo: Stiefelknecht. sepmejlaj ~oj: Siebenmeilenstiefel.
hebree:
מגף
hispane:
bota
indonezie:
bot (sepatu)
katalune:
bota
pole:
kozak
portugale:
bota
ruse:
сапог
slovake:
vysoká topánka, čižma
svahile:
buti
svede:
stövel
tibete:
ལྷམ་གོ་
ukraine:
чобіт

boteto, duonboto

TEKS Ŝuo meza inter boto kaj ordinara ŝuo, iom superanta la maleolon: ŝi petis nur pri […] paro da botetoj [9]; juna fraŭlineto […] en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj Marta ; li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon [10].
angle:
short boot, hiking boot, work boot
beloruse:
чаравік
bretone:
botinez
ĉeĥe:
bota nad kotníky
ĉine:
短統靴 [duǎntǒngxuē]
france:
bottine
germane:
Stiefeletten, Schnürstiefel, Halbschaftstiefel
hispane:
botín
katalune:
botí, botina
pole:
bot, boty {pl}
ruse:
ботинок
slovake:
čižmička
svede:
känga
ukraine:
черевик

*botisto

TEKS Faristo de botoj kaj aliaj piedvestoj: la botisto faras botojn kaj ŝuojn [11]; la mastro […] montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto FK ; ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj [12]; ili aspektas kiel miaj propraj galoŝoj […] eĉ okulo de botisto ne povus ilin distingi [13]! ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo PrV .
angle:
bootmaker
beloruse:
шавец
bretone:
kere
ĉeĥe:
obuvník, švec
france:
bottier, cordonnier
germane:
Stiefelmacher
hebree:
סַנדְלָר
hispane:
zapatero (profesión)
japane:
靴屋 [くつや], 靴職人 [くつしょくにん]
katalune:
sabater
pole:
szewc
ruse:
сапожник
slovake:
čižmár

akvoboto, gumboto

Boto el materialo nepenetrebla de akvo por uzi sur malseka grundo: la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris [14]; iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo [15]; la mano profundiĝas tre singarde en unu el la du gumbotoj [16]. VD:galoŝo
angle:
Wellington boot
france:
botte en caoutchouc, botte de pluie
germane:
Gummistiefel akvo~oj: Gummistiefel.
ruse:
рези́новые сапоги́

rajdboto

TEKS Boto alta ĝis sub la genuo kun glata plando, konvenigita por rajdado: Sara helpas al li detiri la rajdbotojn RBa .
ĉine:
馬靴 [mǎxuē]
france:
botte cavalière
germane:
Reitstiefel
hispane:
bota de montar
pole:
oficerki

leki la botojn

(frazaĵo)
Malnoble flati, servutece konduti: Kaŭser scias konduti en la ĉeesto de la intendanto pli dece-konvene ol tiuj ŝiaj kolegoj, nek provante konkuri, nek botante la botojn [17]; la landaj esperantistaj organizaĵoj […] servute lekis la botojn de la regantoj, asertante, ke la esperantistoj ne estas malamikoj de la ekzistantaj registaroj kaj de la ŝtataj lingvoj [18].
17. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
18. M. Duc Goninaz: La lecionoj de „La danĝera lingvo“, Sennacieca Revuo, 1993, numero 121a
france:
lécher les bottes
germane:
die Stiefel lecken
hispane:
agradar a alguien para conseguir un favor, lamer las botas, ser un lameculos, ser un pelota
katalune:
besar els peus (d'algú)
pole:
płaszczyć się (przed kimś)

administraj notoj