bunkr/o
bunkro

-
Tre fortika ŝirmejo, kun muroj el armita betono aŭ natura roko,
kiajn oni konstruis ekde la 20a jc,
unu- aŭ plurĉambra, protektanta kontraŭ bombado, danĝeraj substancoj, radiadoj kc:
[tie] troveblas subsurfacaj bunkroj kaj tuneloj – rifuĝejoj por la
armeo kaj por la loĝantaro
[1];
Stauffenberg lasis en bunkro, kie la Diktatoro konferencis kun sia stabo,
bombon kaŝitan en teko
[2];
la belga armeo ekuzis la bunkron por instali sekuran komandejon, uzotan dum
milito
[3];
li eĉ havis […] en sia bunkro – fotolaboratorion, kies
elektrokurenton liveris akumulatoro
[4].
bastiono, citadelo, kazemato
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Lando sur- kaj sub-tera, 2008
2. Monato, Albisturo Kvinke: La ultradimensio, 2011
3. Monato, Roland Rotsaert: Bunkro remalkovrita, 2010
4. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005
2. Monato, Albisturo Kvinke: La ultradimensio, 2011
3. Monato, Roland Rotsaert: Bunkro remalkovrita, 2010
4. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo, 2005
- angle:
- bunker
- beloruse:
- бункер (умацаваньне)
- ĉine:
- 碉堡 [diāobǎo], 煤仓 [méicāng], 避弹室 [bìdànshì]
- germane:
- Bunker
- hebree:
- בּוּנקֶר
- pole:
- bunkier, schron
- rumane:
- adăpost
- ruse:
- бункер