*bastion/o MT

*bastiono

1.
MIL Simpla, ordinare ligna, turo konstruita por supergrimpi la muron de sieĝata urbo: venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn [1].
2.
MIL Fortikaĵo el tero aŭ masonaĵo elstaranta el remparo por defendi ĝin: viaj bastionoj estas amasoj da argilo [2]; la konstruaĵo staras sur iama bastiono de la viena urbomuro [3].
3.
(figure) Defendilo, ŝirmilo: la Hungaroj longtempe funkciis kiel bastiono de la Kristanismo kontraŭ la Turkoj; Usono agis post la dua mondmilito kiel necesa bastiono kontraŭ la sovetia hegemonio [4].
angle:
 bastion
beloruse:
 бастыён
bretone:
2. beg-moger
ĉeĥe:
 bastion, bašta
france:
 bastion
germane:
1. Belagerungsturm 2. Bollwerk, Bastion, Bastei 3. Bollwerk, Bastion, Schutzwall
hebree:
 מִבצָר
hispane:
 bastión
hungare:
2. bástya 3. védőbástya
itale:
 bastione
katalune:
2. bastió 3. baluard
pole:
2. bastion 3. bastion, ostoja
portugale:
 bastião
ruse:
2. бастион, укрепление 3. бастион, оплот
slovake:
 bašta, veža (šach.)
ukraine:
 бастіон, укріплення

administraj notoj