busprit/o JED

busprito

MAR Masto, kiu elstaras el la ŝipo antaŭen kaj al kiu oni fiksas stajon por porti antaŭvelojn, ekz. ĵibon, stajvelon: ĝuste super la busprito staris la bela, gaje trembriletanta Siriuso, ŝajne farante al li signon, ke li sekvu ĝin [1]; jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis [2]; longaj brakoj antaŭetenditaj kiel la buspritoj de aro de velboatoj [3]; graciaj karaveloj, rapidaj brigantinoj, pezaj mallertaj galionoj kaj flugilaj galiotoj portis sur siaj buspritoj kaj flagmastoj tre diversajn flagojn [4].
angle:
bowsprit
beloruse:
бушпрыт
bulgare:
бушприт
france:
beaupré
germane:
Bugspriet
hungare:
orrárboc
itale:
bompresso
japane:
第一斜檣 [だい・いち・しゃしょう], やり出し [やりだし], バウスプリット
katalune:
bauprés
pole:
bukszpryt
ruse:
бушприт
slovake:
predný sťažeň
ukraine:
бушприт, бугшприт

administraj notoj