celuloid/o Z

celuloido  

KEM Facile flamiĝa komponaĵo el kamforo kaj nitrocelulozo (fulmkotono), el kiu oni fabrikas diversajn objektojn: en la 19a jarcento la usona presisto John Wesley Hyatt produktis la unuan naturan plaston, nome celuloidon [1]; ĝis 1950 oni produktis filmbendojn el celuloido; la sekvantan sabaton José Arcadio Buendía surmetis la nigra-drapan veston, la celuloidan kolumon kaj la ŝam-ledajn botojn [2]. VD:celoidino
1. Monato, Walter Klag: Plasto planta
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
beloruse:
цэлюлёід
ĉeĥe:
celuloid
france:
celluloïd
germane:
Zelluloid
greke:
σελουλόιντ
hebree:
צלולואיד
hispane:
celuloide
hungare:
celluloid
itale:
celluloide
katalune:
cel·luloide
pole:
celuloid
portugale:
celulóide
ruse:
целлулоид
slovake:
celuloid

administraj notoj