*kamfor/o

*kamforo

KEM
Blanka aroma substanco, vaporiĝema, ekstraktata el la kamforarbo, kaj uzata en medicino kaj kontraŭ tineoj: Japanio eksportis unuatempe arĝenton kaj kupron, kaj poste kamforon, porcelanon, lakaĵojn, sojsaŭcon kaj marproduktaĵojn [1]; bioplasto estas farita el plantoj, ekzemple maizo, por moligi oni uzas sendanĝerajn substancojn, ekzemple bio-devenajn oleojn aŭ kamforon [2].
1. Monato, Hori Yasuo: Nagasako
2. Monato, Walter Klag: Plasto planta
angle:
 camphor
beloruse:
 камфора
bretone:
 kañfr
bulgare:
 камфор
ĉeĥe:
 kafr
france:
 camphre
germane:
 Kampfer
hungare:
 kámfor
katalune:
 càmfora
nederlande:
 kamfer
perse:
 کافور
pole:
 kamfora
rumane:
 camfor
ruse:
 камфара, камфора
slovake:
 gáfor
ukraine:
 камфора

kamforarbo, kamforujo

BOT
Specio de cinamujo (Cinnamomum camphora), kreskanta en orienta Azio kaj riĉa je kamforoleo: pli ol 200 specioj da plantoj produktas linalolon, ĉefe el la familioj lamiacoj, laŭracoj ([…] kamforarbo, laŭro, ktp), kaj rutacoj [3].

folioj kaj fruktoj de kamforarbo (Cinnamomum camphora)
CC-BY-SA-3.0  [4]
angle:
 camphor tree
beloruse:
 камфоравае дрэва
bretone:
 gwezenn-gañfr
bulgare:
 камфорово дърво
france:
 camphrier
germane:
 Kampferbaum
hungare:
 kámforfa
katalune:
 camforer
latinece:
Cinnamomum camphora
nederlande:
 kamferboom
perse:
 درخت کافور
pole:
 cynamonowiec kamforowy
ruse:
 камфорное дерево
ukraine:
 камфорне дерево, камфорний лавр

administraj notoj

~arbo, ~ujo: Mankas verkindiko en fonto.