1centimetr/o

centimetro (cm)  

Mezurunuo de longo, centono de metro: li elfosis grandegan ŝtonon, havantan la alton de ĉirkaŭ 8 centimetroj kaj la larĝon de ĉirkaŭ 5 centimetroj FK ; malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaŭ la longecon de duono da centimetro FK ; ĉiu paĝo kvarcent ok kvadratcentimetrojn [1]; ventromezuro – viro: pli ol 90 centimetroj – virino: pli ol 85 centimetroj [2]. SUP:kilometro, hektometro, dekametro, metro, decimetro, PRT:milimetro
angle:
centimeter, centimetre
beloruse:
сантымэтар
ĉeĥe:
centimetr
france:
centimètre
germane:
Zentimeter
greke:
εκατοστόμετρο
hebree:
סַנטִימֶטֶר
hispane:
centímetro
hungare:
centiméter
itale:
centimetro
katalune:
centímetre
nederlande:
centimeter
norvege:
sentimeter
perse:
سانتیمتر
pole:
centymetr
portugale:
centímetro
ruse:
сантиметр
slovake:
centimeter
svede:
centimeter

administraj notoj