cezi/o Z

cezio (Cs)

ZR KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 55, atompezo 132,905; mola metalo de la alkala grupo: por precizege mezuri la tempon necesas multe pli regula procezo, kia estas certa vibrado de la atomoj de la metalo cezio [1]; kantareloj aĉetitaj en bazaro de Supra Palatinato radias je 109 bekereloj (Bq) da cezio-137 [2]; tuj post la akcidento ĉefe la radioaktivaj substancoj jodo 131, cezio 134 kaj cezio 137 precipitiĝis [3]; 150 000 kvadrataj kilometroj da teritorio en Ukrainio, Belorusio kaj Rusio estis preskaŭ tuj deklaritaj poluitaj, ĉefe fare de izotopoj de cezio, stroncio kaj jodo [4].
angle:
cesium
beloruse:
цэзій
bretone:
seziom
bulgare:
цезий
ĉeĥe:
cesium
france:
césium
germane:
Zäsium, Caesium, Cäsium
hebree:
צזיום
hispane:
cesio
hungare:
cézium
indonezie:
sesium
itale:
cesio
japane:
セシウム
latinece:
Caesium
nederlande:
cesium
perse:
سزیم
pole:
cez
portugale:
césio
ruse:
цезий
slovake:
cézium
svede:
cesium
ukraine:
цезій

administraj notoj