*citr/oUV
*citro
- 1.
Iu el diversaj
kordinstrumentoj
kun bloka sonkesto ĉe kiu kordoj estas fiksitaj
de unu ekstremo al alia, kontraste al
harpoj,
liroj,
liutoj:
citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antaŭ multe da jaroj, pendigitaj de junaj
viglaj migrantaj viroj en la branĉoj de la kverko, nun ili denove tie pendis
kaj denove sonis tiel ĉarme
[1];
komence de la filmo oni aŭdas la ektimigan citro-muzikon de Anton Karas, kiu
rapide gvidas la spektantojn en la mondon de malico, mensogoj kaj murdo
[2];
preskaŭ enuigas la priskribo de la preparoj al la imperiestra citroludado en
Neapolo
[3];
la varieco de uzitaj muzikinstrumentoj (violono, akordiono, pian-klavaro, drumo,
kontrabaso, bas-gitaro, mandolino, buzuko, citro) tute ne kaŝas la
agrablan, amikecan basan voĉon de Yvart
[4].
- 2.
- (evitinde)
citaroRim.: La vortoj citro, gitaro etimologie devenas de citaro, greke κιθάρα.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro
3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo
4. Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart
5. Ratigan: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cithare.jpg
2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro
3. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo
4. Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart
5. Ratigan: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cithare.jpg
- angle:
- 1. zither
- beloruse:
- 1. цытра (муз. інструмэнт)
- ĉine:
- 1. 扁琴 [piānqín]
- france:
- 1. cithare (moderne)
- germane:
- 1. Zither
- hebree:
- קתרוס
- hungare:
- 1. citera
- itale:
- 1. cetra (moderna o famiglia), citara (moderna o famiglia)
- japane:
- チター, キタラ
- katalune:
- cítara
- nederlande:
- 1. citer
- pole:
- 1. cytra
- portugale:
- 1. cítara
- ruse:
- 1. цитра
- ukraine:
- цитра
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.