*col/o
*colo ↝
- Malnova malgranda komunuza mezurunuo de longo, valoranta proksimume 25 milimetrojn, t.e. larĝeco de dikfingro, nuntempe ankoraŭ uzata ekzemple en Usono (25,4 mm): colo estas dekduono de futo; mezurata per futoj kaj coloj Marta ; mi ne vidis plu eĉ unu colon da libera spaco FdO ; li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis, ree ŝovis la ŝnuron kaj tiamaniere […] ĝis la supro [1]; la ekranoj grandas je 14 aŭ 15 coloj diagonale [2]; (figure) la solvo de la konflikto avancis eĉ ne colon [3].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
2. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
3. Bernard Duterme: Dek jaroj da zapatista ribelo en Chiapas, Le Monde diplomatique' en Esperanto, 1a januaro 2004
2. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon, 2003
3. Bernard Duterme: Dek jaroj da zapatista ribelo en Chiapas, Le Monde diplomatique' en Esperanto, 1a januaro 2004
- angle:
- inch
- beloruse:
- цаля
- bretone:
- meutad
- bulgare:
- инч
- ĉeĥe:
- coul, palec
- france:
- pouce (mesure)
- germane:
- Zoll
- hebree:
- אינץ'
- hispane:
- pulgada
- hungare:
- hüvelyk, col
- indonezie:
- inci
- itale:
- pollice (mis.)
- nederlande:
- duim
- perse:
- اینچ
- pole:
- cal
- portugale:
- polegada
- ruse:
- дюйм
- slovake:
- cól, palec (miera) palec (dĺžková miera)
- svede:
- tum