9ĉasi/o PV

9ĉasio

TEK
Baza framo de rada veturilo, portanta karoserion, motoron, aksojn, radojn ktp: subskribita estas interkonsento pri komuna produktado de batalveturiloj […], Pollando liveros ĉasiojn kaj Slovakio senhomajn batalturojn [1]; koncepto de ĉasio kun centra tubo kaj movigaksoj, kiun oni ankaŭ markas kiel spinframo, sed en la mondo per pli konata markigo Tatra-koncepto [2]; alveninte ĉe la elektota loko, ili faris provizoran boaton el vagona ĉasio kaj baŝoj por transiri la riveron [3]. VD:kadro, SUP:armaturo
angle:
 chassis
beloruse:
 шасі
france:
 châssis
germane:
 Fahrgestell, Chassis
hebree:
 שִׁלדָה
hispane:
 chasís
hungare:
 alváz
itale:
 telaio (meccanica)
nederlande:
 chassis
pole:
 podwozie, chassis, rama pojazdu
portugale:
 chassi
ruse:
 шасси
ukraine:
 шасі

administraj notoj