*ĉi PV

*ĉi

1.
Adverba vorteto uzata antaŭ aŭ post montraj adjektivoj, pronomoj kaj adverboj por esprimi plian proksimecon en spaco, tempo aŭ alia rilato difinita per la koncerna adjektivo, pronomo aŭ adverbo: tiu ĉi [1]; ĉio ĉi tio [2]; mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton PrV ; ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan [3]; li alportis […] ĉion ĉi tion [4]; tio ĉi estas laŭ lia gusto PrV ; restu ĉi tie [5]; ili revenos ĉi tien [6]; li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis [7]; mi ne volas tion ĉi scii PrV ; tia ĉi estas ja nia tero HsT ; ĉia ĉi via penado celas nenie SkandalJozef ; pli rapide tiel ĉi VojaĝImp ; ne tiel, sed tiel ĉi KrB ! mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi tiea restado Lanti .
Rim.: Zamenhof rekomendis: Pri La Vortoj Kun „Ĉi“ Ni havas egalan rajton uzi la „ĉi“ antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la „ĉi“ estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi „ĉi“ antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj „ĉi“ (t.e. skribado „tiu-ĉi“ aŭ „ĉi-tiu“ anstataŭ „tiu ĉi“ aŭ „ĉi tiu“) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas. [Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2]
2.
Prefikso samsenca: ĉi-tiea [8]; urbestro de la ĉi-tiea urbo Revizoro ; ĉi-rilata demando VaK ; interesa ĉi-rilate estas Ĉu Vi Scias Tion EeP ! dum ĉi-jara libertempo Ĉukĉoj ; malgranda griza ĉi-landa birdo [9]; ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj QuV . mi relegas la vortojn de L.L. Zamenhof (vidu ĉi-kune) [10]; ĉi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj [11]; Vi staras ĉi-apude / Mi sopiras al ektuŝ’ [12]; ŝi estis ja laŭ propra eldiro „la voĉo de Je[s]uo Kristo“ […], pro kio ŝia ĉi-monda monpuno eble malgrandiĝu [13]; mi rigardis […] ĉi-flanke al la maro […] kaj tiuflanke al la monto [14]; la ministrejo pri agrikulturo ĉi-foje tuj reagis [15].
Rim. 1: Tian prefikson oni kutime apartigas per streketo, interalie por eviti momentan konfuzon kun la tabelvorta elemento ĉi- (kp ĉiokaze, ĉiapude ktp).
Rim. 2: En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu, tio, tie kaj uzas ĉi tute solan: ĉi tiu jare → ĉi-jare; ĉi tio kune → ĉi-kune; ĉi tie sube → ĉi-subeLtE .
3.
(poezie) Nevaria montra adjektivo, samsenca kiel ĉi tieĉi tiu: ĉi ni estas, ĉi ni estas! [16]; mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! neniu magazeno ĉi estas! [17]; mia ĉi lasta deziro feliĉe plenumiĝis VaK ; mi ne toleros, ke ĉi bravaĉulo kuraĝu tuŝi... PatrojFiloj ; tute ne ĉi estis vento, kaj […] la akvo fariĝis glata kiel spegulo [18]; ankaŭ ĉi mi forlasas homojn Ifigenio ; kiuj legos ĉi kritikojn, povus havi opinion tute eraran Lanti ; Zatamon ĉi koncerne diris nur, ke la superflue demandantan la hinoj rigardas behino VaK ; ne aŭskultu […] ĉi absurdaĵon! Metrop .
Rim.: En tia uzo, analoga al uzo de „jen“ aŭ „jena“, „ĉi“ estas skribata malkune; skribi „ĉi-azeno“ estus same nekonvene kiel „tiu-azeno“.
angle:
this ~-kune: attached.
finne:
tiu ~: tämä. ĉio ~: tämä kaikki. ~ tie: täällä. 1. (tiu- ja ĉiu-sarjan sanojen merkitystä tarkentamassa) lähempänä oleva ~-tiea: täkäläinen (adj.). ~-kune: oheisena. ~-foje: tällä kertaa. 2. (etuliitteenä muissa adjektiiveissa ja adverbeissa) tässä lähellä oleva 3. (runokielessä) tämä, (runok.) täällä
france:
ci
germane:
~-tiea: hiesig, von hier. ~-rilate: diesbezüglich, in dieser Beziehung. ~-jara: diesjährig. ~-landa: einheimisch. ~-okaze: bei dieser Gelegenheit. ~-kune: im Anhang. ~-sube: hierunter, im Folgenden. ~-apude: nahebei, gleich daneben. ~-flanke: diesseits. ~-foje: diesmal.
hebree:
זה
nederlande:
tiu ~: deze. ĉio ~: dat alles. ~ tie: hier. ~-tiea: van hier. ~-rilate: betreffen: wat dat betreft. ~-jara: van dit jaar. ~-landa: landelijk (v.dit land). ~-okaze: bij die gelegenheid. ~-kune: hierbij. ~-sube: hieronder. ~-apude: hiernaast. ~-flanke: aan deze kant. ~-foje: dit keer.
nepale:
प्रत्येक
norvege:
tiu ~: denne, denne her. ~ tie: her. ~-rilate: i forbindelse med. ~-okaze: ved denne anledningen. ~-foje: denne gangen.
pole:
tiu ~: ten tutaj, o ten. ĉio ~: to wszystko. ~ tie: tutaj. ~-jara: tegoroczny. ~-landa: tutejszy, krajowy. ~-okaze: w tym przypadku. ~-flanke: z tej strony, po tej stronie. ~-foje: tym razem. 3. tu, tutaj, ten tutaj
portugale:
tiu ~: este. ~ tie: aqui.
ruse:
~-tiea: здешний. ~-rilate: в этом отношении. ~-okaze: на сей раз, в этом случае. ~-kune: в приложении. ~-sube: ниже (в тексте). ~-apude: здесь рядом. ~-flanke: с этой стороны, по сю сторону.
tokipone:
ni

malĉi

(malofte)
Jena, fora: ĝi troviĝas en tiu aŭ malĉi tiu ŝranko de la babela biblioteko [19].
Rim.: Tia uzo estas facile miskomprenebla do prefereble esprimu tion per „tiu fora“, „tie for“ ktp.
19. Karolo Piĉ: Ordeno de verkistoj, p. 166
france:
-là
pole:
tam-

administraj notoj