*ĉu

*ĉu  

(konjunkcio)
Estas vere aŭ ne, ke...? (en rekta aŭ nerekta demando, kiam neniu alia demanda vorto estas en la frazo, kaj nur por montri ian dubon): ĉu vi venos? ĉu (estas) vere? ĉu ne (estas vere)? mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne [1]; ĉiu sufikso ĉiam konservas egalan signifon, tute egale ĉu ĝi estos uzata en la fino de alia vorto aŭ memstareZ .
Rim.: Z atentigas, ke "la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda [...]. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” ktp."LR
beloruse:
ці (пытальная часьціца)
bulgare:
дали, ли
ĉeĥe:
zda (tvoří otázku)
ĉine:
吗, tr. 嗎 [ma]
finne:
(kysymyssana) -ko, -kö
france:
est-ce que
germane:
ob
hebree:
האם
hispane:
acaso
ide:
ka, kad
nederlande:
of
norvege:
om
pole:
czy
portugale:
acaso (partícula interrogativa, geralmente não traduzida)
ruse:
ли
slovake:
či
turke:
mı, mi, mu, mü
volapuke:
-li

ĉu... ĉu...  

Eble tiel, eble alie, oni ne scias aŭ tio ne gravas: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion respondis; ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon [2]; ties animo ekstermiĝos, ĉu li estas fremdulo, ĉu li estas indiĝeno [3]. VD:aŭ... aŭ..., jen... jen...
finne:
-ko ... vai, olipa ... tai sitten
france:
que ce soit... ou..., soit... soit...
germane:
ob ... oder ...
itale:
o ... o ...
nederlande:
of ... of ...
norvege:
om ... eller om ...
pole:
czy ... czy ...

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.