dalit/o

dalito

HIN (en la hindua kasta socio) Iu sen kasto aŭ de plej malalta kasto, netuŝeblulo: la dalitoj (la eksnedalitebluloj en la hindua kastosistemo) komencas nur en la ĵusaj generacioj grandskale kleriĝi [1]; je la plej malalta tavolo estas la „dalitoj“ (aŭ „parioj“), la senkastaj, la netuŝeblaj [2]; en la plej malalta ŝtupo, malestimataj de ĉiuj, la dalitoj (antikvaj „netuŝebluloj“, 14%), kiujn la ceteraj konsideras tiel malpuraj, ke estas abomenaĵo por ili ke tiuj sidas ĉe ilia tablo kaj tuŝas ilian manĝaĵon [3]. SIN:pario
1. Probal Daŝgupto,: Esperanto liveras ilaron por leksikokerna esploro, IPR 07/1, p. 18
2. Herbert A. Welker: Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj, Esperanta Retradio, 2015-04-18
3. Pierre Daum: En Nepalo plu daŭras kastosistemo
angle:
dalit
france:
dalit
germane:
Dalit
ruse:
неприкасаемый

administraj notoj