damp/i MuzTerm

dampi

(tr)
1.
MUZ Mane aŭ ile malpliigi la vibradon de kordo, membrano aŭ alia sonora parto de muzikilo, tiel ŝanĝante sufoke aŭ obtuzige ties sonkvaliton: dampita sono de harpo; [ĉe] orgeno […] ŝvelkestoj povas dampi la tonojn de la enestaj registroj per malfermado de ĵaluzioj aŭ klapoj [1]. VD:surdigilo, sufoki
2.
(figure) Malfortigi aŭ ĉesigi emocion, atendostreĉon, kc: eĉ atendo-tempoj de pli ol unu horo por viziti unu aŭ alian pavilonon ne dampis la ĝuon [2]; por prospera familio oni devas dampi la fortajn skandalojn [3].
1. Vikipedio, Orgeno
2. Gerhard Weber/pg: Mankas milionoj, Monato, 2000/12, p. 15
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 62a, p. 330a
angle:
dampen
beloruse:
глушыць, заглушаць, заглушваць, прыглушаць
ĉeĥe:
dusit, tlumit (zvuk), utlumit, ztlumit 1. tlumit 2. tutlat
ĉine:
[cuò], 减震 [jiǎnzhèn], 緩衝 [huǎnchōng], 挫伤 [cuòshāng]
france:
amortir (un bruit), étouffer (un bruit)
germane:
dämpfen
hebree:
לעמעם
hungare:
1. tompít (hangot) 2. csillapít (átv.)
itale:
smorzare (suono), attutire (suono), silenziare, stoppare (chitar. moder.)
japane:
抑える [おさえる], 消す [けす], 抑制する [よくせいする], 止める [とどめる]
katalune:
1. ofegar, amortar 2. fer callar, apaivagar
nederlande:
dempen
pole:
1. tłumić, gasić 2. tłumić, gasić, wygłuszać
portugale:
amortecer, abafar
ruse:
глушить, заглушать, приглушать (звук)
slovake:
(s)tlmiť, dusiť
ukraine:
глушити, приглушувати (при грі на муз. інструментах і т.п.)

dampilo

MUZ
1.
Ilo, kiu modifas la vibradon de muzikilo mallaŭtige, maldaŭrige, obtuzige: la diametroj de buŝaĵoj, tuboj kaj sonfuneloj kreskis, oni evoluigis novajn valvokonstruaĵojn kaj diversajn specojn de dampiloj [4].
2.
TEK Skusorbilo, amortizilo: Tatra uzis novan specon de derisortigo de duonaksoj helpe de aerpremaj ondumitaĵoj en kombino kun vinditaj risortoj kaj oleaj dampiloj [5].
angle:
1. dampener
beloruse:
1. сурдына, глушнік 2. глушыльнік
ĉeĥe:
1. tlumič, tlumič výfuku
ĉine:
1. 調節閘 [tiáojiézhá], 减震器 [jiǎnzhènqì]
france:
1. étouffoir (musique)
germane:
1. Dämpfer
hebree:
עמעם
hungare:
1. hangfogó, hangtompító, szordinó
itale:
1. sordina
japane:
弱音器 [じゃくおんき], ダンパー, 止音器 [しおんき], 消音装置 [しょうおんそうち], マフラー
katalune:
1. sordina
nederlande:
1. demper
pole:
1. tłumik
ruse:
1. сурдина, сурдинка
slovake:
1. tlmič výfuku
ukraine:
глушитель, глушник, сурдина, сурдинка

administraj notoj