*dativ/o

*dativo  

GRA Gramatika kazo1, indikanta ricevanton de la rezulto de la ago, tiun aŭ tion en kies intereso, por kies profito aŭ malprofito la ago estas plenumata, aŭ kiun ĝi impresas. En Esperanto la dativo aperas kiel analiza kazo, esprimata per la prepozicio al2: instrui matematikon al la studentoj; donaci, sciigi ion al iu; plej volonte li al la vivanto tuj elbatus ambaŭ okulojn [1].
Rim.: Krom la indikita ĉefsenco, en multaj lingvoj dativo indikas ankaŭ tiun, kiun la ago impresas, afekcias. Samkiel en tiuj lingvoj, en Esperanto tiun sencon esprimas la sama prepozicio „al“: al mi plaĉas tiu robo; al mi ŝajnas, ke li estas fripono; al mi estis malvarme. Do, el la vidpunkto de la gramatiko de Esperanto ne estas bezono apartigi tian „afekcian kazon“, kvankam por iuj lingvoj la diferenco povas esti grava. [Sergio Pokrovskij]
angle:
dative case, dative
beloruse:
давальны склон
bretone:
dativ, tro-reiñ
bulgare:
дателен падеж
ĉeĥe:
třetí pád, dativ
ĉine:
与格 [yǔgé]
france:
datif
germane:
Dativ, Wemfall, dritter Fall
greke:
δοτική πτώση, δοτική
hebree:
יחסת אל
hispane:
caso dativo, dativo
hungare:
részeshatározó eset, dativus
ide:
dativo
itale:
dativo
japane:
与格 [よかく]
koree:
여격
latine:
casus dativus
malnovgreke:
δοτική πτῶσις, δοτική
nederlande:
datief, dativus, derde naamval
pole:
celownik (3. przypadek gram.)
portugale:
caso dativo, dativo
ruse:
дательный падеж
slovake:
datív, tretí pád
svede:
dativ
volapuke:
kimefal, datif

administraj notoj