*degel/i PV

*degeli

(ntr)
1.
Malglaciiĝi, malfrostiĝi, fluidiĝi de varmo, fandiĝi: la suno degeligas la stratojn; degela vetero.
2.
(figure) Iom post iom malsolidiĝi, malgrandiĝi, malaperi: mi rimarkis, ke la gramatiko pli kaj pli degelas en miaj manoj [1]; liaj ŝparaĵoj degeladis tiom, ke li ne povis doni al Manjo la etan sumon [2]. VD:forflui, solviĝi.
1. L. L. Zamenhof: [Letero al N. A. Borovko], Lingvo Internacia, 1896:6-7
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
thaw
beloruse:
раставаць
ĉeĥe:
jihnout, rozmrzat, roztát, tát
france:
1. dégeler, fondre (se liquéfier) 2. disparaître, fondre (comme neige au soleil)
germane:
1. tauen, auftauen, schmelzen 2. sich auflösen
hebree:
להפשיר
hungare:
olvad, elolvad (átv. is)
itale:
1. scongelarsi, sciogliersi (liquefarsi), liquefarsi (sciogliersi) 2. svanire
katalune:
fondre 1. desglaçar 2. esvanir-se, dissipar-se
pole:
1. tajać, topnieć 2. topnieć
portugale:
derreter-se 1. degelar, derreter-se
ruse:
таять
slovake:
roztopiť, topiť sa (sneh)
tibete:
བཞུར་

degelo

MET Tempo de atmosfera varmiĝo, dum kiu glacio, neĝo degelas: la degelo de la neĝoj.
france:
dégel
hebree:
הפשרה

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.