devanc/i PIV1

devanci

(tr)
Atingi antaŭiranton kaj preteririnte postlasi tiun: li denove ekgalopis, kaj mi jam ne devancis lin [1]; tie trans la monteton mi devancos [2]; malpermesite devanci! (veturkodekso). SIN:antaŭiri,
1. I. Turgenev, trad. A. Korĵenkov k.a.: La unua amo, 1993
2. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Fabelo hunda, en: Naŭ fabeloj, [2002?]
beloruse:
 абганяць, выпярэджваць
ĉeĥe:
 předběhnout, předhonit, předstihnout
france:
 précéder, prévenir (précéder)
hebree:
 לְקַדֵם, להשיג ולעקוף
ruse:
 обогнать, опередить malpermesite ~i!: обгон запрещён!.
slovake:
 predbehnúť, predstihnúť
ukraine:
 обганяти, випереджати

maldevanci CEE

(tr)
Moviĝi aŭ evolui malpli rapide ol aliaj homoj, organizaĵoj ktp, resti malantaŭ ili: la knabo maldevancis siajn gepatrojn. SIN:postresti2
angle:
 lag behind, fall behind
beloruse:
 адставаць
ruse:
 отстать, отставать

administraj notoj

mal~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.