disdegn/i NeoGlo

disdegni  

(tr)
(malofte)
Videble malestimi iun aŭ ion, rigardante ĝin senvalora, neatentinda: li estas amanto disdegnata [1]; aŭ iu grupeto prave disdegnas alian okupon kaj tute nature venas al filozofio [2].
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 1a, ĉapitro 23a, p. 166a
2. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, jaro 1993a
ĉeĥe:
nemít rád, nenávidět
france:
dédaigner, mésestimer
hispane:
desdeñar, desestimar
hungare:
megvet, lenéz
nederlande:
misprijzen (werkw.)
portugale:
desdenhar, desprezar
ruse:
пренебрегать, относиться свысока, презирать, гнушаться
slovake:
nenávidieť

disdegno

(malofte)
Sinteno, kiu sentigas ke iu aŭ io estas neinda, malestiminda.
ĉeĥe:
nenávist
france:
dédain, mésestime
hebree:
בּוּז
hispane:
desdén, desestimo
hungare:
megvetés, lenézés
nederlande:
misprijzen (naamw.)
ruse:
пренебрежение, презрение
slovake:
nenávisť

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.