disertaci/o FK

disertacio   Vikipedio

Disertaĵo: Leibnitz […] publikigis sian ideon pri la „Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn“ la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio FK ; la spegulo – tiu mirinda kaj mistera inventaĵo, kiu ĉion inversas – estas temo de multaj fabeloj, kaj hodiaŭ ĝi estas objekto de sciencaj studoj kaj disertacioj[1]; mia granda biblioteko helpis al mi verki disertacion pri esperantologia temo kaj fariĝi doktoro pri lingvoscienco [2].
1. Garbhan Macaoidh: Inversigita mondo (Lewis Carroll, Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie), Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 25a
2. -: Boris Kolker, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 6a
angle:
dissertation
beloruse:
дысэртацыя
bulgare:
дисертация
ĉeĥe:
disertační práce, písemné dílo, rozprava
france:
dissertation
germane:
Dissertation, Doktorarbeit
hungare:
disszertáció
katalune:
dissertació
nederlande:
proefschrift, dissertatie
pole:
dysertacja
portugale:
dissertação
ruse:
диссертация
slovake:
dizertácia, vedecká rozprava
ukraine:
дисертація

administraj notoj