diskotek/o

diskoteko

1.  
(komune) Dancejo: alparolas min Kerstin – knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn [1]; por ili ne estas kompreneble, kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon [2]; ĉiuvespere ni kune preĝas, por ke almenaŭ neniu el la kunposedantoj enkapigu al si malfermi diskotekon […] super nia dormoĉambro [3].
2.  
PIV1 Kolekto de diskaj aŭ aliaj sonregistraĵoj, ofte parto de biblioteko.
1. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
2. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
3. Monato, Roberto Pigro: Terasa apartamento, 2011
angle:
1. discothèque
bulgare:
1. дискотека
ĉeĥe:
diskotéka
france:
discothèque
germane:
1. Disco, Diskothek 2. Plattensammlung, Phonothek
hebree:
דיסקוטק
hispane:
1. discoteca
pole:
1. dyskoteka 2. płytoteka
portugale:
1. discoteca, danceteria 2. discoteca
slovake:
diskotéka

administraj notoj