disturb/i

disturbi

Perturbi: la apudesto de mia ĉevalino povas disturbi vian ĉevalon [1]; iu sorĉa diaĵo komprenis miajn planojn kaj plene ilin disturbis [2]; la inaŭguran ceremonion disturbis ĝustamomente ŝarĝaviadila bruo [3].
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 16a, p. 476a
2. Lukiano, trad. G. Berveling: Lukio aŭ azeno, fonto, 1988
3. B. Ragnarsson: laŭ neplanitaj padoj, 2013
angle:
disturb, perturb
beloruse:
разладжваць, непакоіць
ĉine:
碍脚 [àijiǎo], 捣 [dǎo], 騷擾 [sāorǎo], 打扰 [dǎrǎo], 干扰 [gānrǎo], 扰 [rǎo], 娆 [rǎo]
france:
gêner, perturber
germane:
stören

administraj notoj