drezin/o PIV1

drezino

FER Malpeza surrela veturilo, tri- aŭ kvarrada, movebla muskole aŭ motore: partopreni kaj, paginte 30 eŭrojn, uzi je propra risko memkonstruitan drezinon [1]; en la muzeo la vizitantoj konatiĝas ne nur kun imponaj lokomotivoj, diverstipaj vagonoj, drezinoj kaj surrelaj aŭtoj de inspektoroj, sed ankaŭ kun uniformaro, ilaro kaj loĝejoj de fervojistoj [2].
drezino en historia stacidomo Rudach
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
draisine
beloruse:
дрэзына
france:
draisine
germane:
Draisine
ruse:
дрезина

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.