eksterpol/i [1], ekstrapol/i SPV

eksterpoli, ekstrapoli

MAT (tr)
(funkcion) Aproksimi ĝin ekster la intervalo entenanta la jam konatajn valorojn per funkcio konstruita surbaze de tiuj konataj valoroj: mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj: oni elektas muestron, analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio [2]; studo bazita je ekstrapolo de pezo sole el tri plej grandaj ostoj de reprezentantoj de genro de Indricotherium signas, ke tiuj ĉi mamuloj povis pezi eĉ 20 – 30 tunojn [3]. VD:interpoli
Rim.: La termino „eksterpoli“ aperas en ĉiuj niaj fontoj (konantaj la nocion) malgraŭ la kripligo, kiun ĝi prezentas rilate la internacian radikon „ekstrapol“, tamen aperanta ĉi-sence en PIV1. La paralelo kun „interpoli“ evidentas kaj instigis kelkajn malderivi verbon „poli“, kiun eblus difini kiel „aproksimi nekonatan funkcion per funkcio konstruita surbaze de iuj konataj valoroj de la aproksimota funkcio“. Ni konsideras, ke ĉi-lasta vorto estas senutila, sed, pli grave, ke la preciza senco de „eksterpoli“ kaj „interpoli“ ne evidente deriviĝas de la senco de la vortpartoj. Do tiuj du terminoj prefere restu parencaj nur etimologie.
angle:
extrapolate
beloruse:
экстрапаляваць
ĉeĥe:
extrapolovat
ĉine:
推算 [tuīsuàn]
france:
extrapoler
germane:
extrapolieren
hispane:
extrapolar
hungare:
extrapolál
japane:
補外する [ほがいする], 外挿する [がいそうする]
nederlande:
extrapoleren
perse:
برون‌یابی کردن
pole:
ekstrapolować
portugale:
extrapolar
ruse:
экстраполировать
slovake:
extrapolovať
ukraine:
екстраполювати

administraj notoj