ekvivalent/o Z
ekvivalento
- 1.
-
Io egala laŭ valoro, kvanto, funkcio aŭ signifo ktp:
kompreni la praktikan utilecon nur el vidpunkto de pure materiaj gajnoj,
esprimeblaj en monaj ekvivalentoj
[1];
la angla „dog's life“ kaj la germana ekvivalento
„Hundeleben“
(hunda, t.e. neagrabla, vivo)
[2];
la enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton
de 110 usonaj dolaroj, mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj
[3];
meĥanika ekvivalento de la varmo.
- 2.
Kvanto da simpla substanco, kiu povas en kombinaĵo anstataŭi alian substancon produktante saman efikon aŭ ludante saman rolon: ĥemia ekvivalento.
- 3.
[4] Logika operacio, kiu al du propozicioj `P` kaj `Q` asocias la propozicion `(P=>Q)^^(Q=>P)` (po implicas kuo-on kaj kuo implicas po-on); rezulto de tiu operacio: la ekvivalenton de `P` kaj `Q` oni kutime signas per `P iff Q` (legu: po (estas) ekvivalenta al kuo); ekvivalento estas vera, se kaj nur se ambaŭ argumentoj estas samtempe veraj aŭ falsaj.
duobla implico.
vertabelo de ekvivalentoRim.: Ĉar la radiko estas substantiva, ĝenas la formo de tiu termino, subtenata tamen de PIV2 : ja se la duobla implico veras, `P` estas ekvivalento de `Q`, sed doni la saman formon al la operacio, kiu taksas la ekvivalentecon de la du propozicioj estas strange. Povas esti, ke „ekvivalenteco“ (laŭ KompLeks ) estus pli bona. Tamen, por esti vere oportuna, nomo de operacio devus aspekti kiel agnomo.
- angle:
- 1. equivalent 2. equivalent 3. equivalence
- beloruse:
- 1. эквівалент 2. эквівалент 3. эквівалентнасьць
- ĉeĥe:
- ekvivalent, rovnocenný protějšek, stejná hodnota
- france:
- 1. équivalent (subst.) 2. équivalent (subst.) 3. équivalence
- germane:
- 1. Gegenwert 2. Äquivalent 3. Äquivalenz
- hispane:
- equivalencia
- katalune:
- equivalent (subst.)
- nederlande:
- 1. equivalent 2. equivalent 3. equivalentie
- pole:
- 1. ekwiwalent 2. ekwiwalent 3. równoważność, ekwiwalencja
- portugale:
- 2. equivalente 3. equivalente
- rumane:
- 1. echivalent
- ruse:
- 1. эквивалент 2. эквивалент 3. (логическая) эквивалентность
- slovake:
- rovnocenná protihodnota
- ukraine:
- еквівалент, відповідник
ekvivalenta
- 1.
-
(p.p. du aferoj)
Tiaj, ke ĉiu estas ekvivalento de la alia:
mi rekompencis lian komplezon per ekvivalenta servo;
tiuj tri formoj ne estas ekvivalentaj: laŭ la kunmet-maniero, ili celas ion malsaman
[5];
eksplodo de hidrogena bombo en 1961, ekvivalenta al 100 megatunoj da trinitrotolueno (TNT-ekvivalento) [6].
analoga1, egala, sama, tia3
- 2.
- a)
- [7] (p.p. du elementoj) Tiaj, ke ilin ligas iu ekvivalento-rilato: du ekvivalentaj elementoj apartenas al la sama ekvivalento-klaso; la ekvivalentklaso de ero `a` sub rilato `~` [...] estas la subaro de `X` kies eroj `b` estas tiaj ke `a~b` [8].
- b)
- PIV2 (p.p. du propozicioj) Samtempe veraj aŭ falsaj.
5.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Vikipedio, Nova Zemlo
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, klas: ekvivalent~o
8. Vikipedio, Ekvivalentrilato
6. Vikipedio, Nova Zemlo
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, klas: ekvivalent~o
8. Vikipedio, Ekvivalentrilato
- angle:
- equivalent
- beloruse:
- эквівалентны
- ĉeĥe:
- ekvivalentní, rovnocenný
- france:
- équivalent (adj.)
- germane:
- äquivalent
- hebree:
- שווה ערך, שקול
- hispane:
- equivalente
- katalune:
- equivalent (adj.)
- nederlande:
- equivalent
- pole:
- równoważny, ekwiwalentny
- ruse:
- эквивалентный
- slovake:
- rovnomocný
- ukraine:
- еквівалентний, рівноцінний, рівносильний
ekvivalenti
- Esti egala laŭ valoro, kvanto, funkcio aŭ signifo ktp.: kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reĝimo [9]; meĥanika efiko de unu granda kalorio ekvivalentas 427 kilogrammetrojn.
- france:
- équivaloir
- germane:
- entsprechen
- hispane:
- equivaler, ser equivalente
- pole:
- równoważyć, odpowiadać (czemu)
administraj notoj
pri
ekvivalent/o
:
Necesas reverki "~o": (1) la diversaj fakaj sencoj (KEM, FIZ, semantiko, k.a.?) estu klare difinitaj; (2) la nocio "egalvaloro" estu ie difinita. Cetere, laŭ mi, ekzistas problemo, ke kelkaj (ekz-e mi) intuicie konsideras la radikon adjektiva kaj uzas "~o" kun la senco "~eco". [Vd Lanti : Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento.] Gxuste tiel mi perceptas la rolon de "ekvivalento" en la kunmetajxoj "ekvivalento-rilato" aŭ "ekvivalento-klaso". [MB]