ekzokrin/a NePiv

ekzokrina

FIZL
1.
(komune) Rilata al la ekzokrinaj glandoj: ekzokrina sekrecio.
2.
(pri glando) Ellasanta sian sekreciaĵon en la eksteran medion (sur la haŭton) aŭ en naturan kavon komunikiĝantan kun la ekstera medio (ekz. la digestotubon); Plejofte ekzokrinaj glandoj elverŝas siajn sekreciaĵon eksteren pere de elsekrecia dukto (ekz. la ŝvitaj, salivaj, larmaj glandoj) sed ili kelkfoje estas senduktaj (ekz. la en-epiteliaj glandoj ĉe la vira uretro): biologie, haroj kaj similaj fenomenoj estas nur sekrecioj de ekzokrinaj glandoj, fariĝintaj sufiĉe solidaj, por resti aŭ kiel flekseblaj haroj, aŭ kiel pli solida skvamo, ŝelo, ungo, hufo [1].
Rim.: Antaŭa difino indikis ke la terminoj ekzokrina kaj endokrina estas maloftaj kaj redirektis al respektive dukta kaj sendukta. Tio estas erara. Efektive, la ekzokrinaj glandoj plejparte estas duktohavaj sed ne ĉiuj. Kelkaj el ili estas senduktaj (ekzemple la supraĵaj ekzokrinaj glandoj ĉe la naza, stomaka aŭ uretra epitelio) kiel la endokrinaj glandoj.
VD:endokina, amfikrina
1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „haro“, 1996-05
angle:
 exocrine
beloruse:
 экзакрынны, зьнешнесакрэцыйны
france:
 exocrine
hungare:
 exokrin, külső elválasztású
itale:
 esocrino
katalune:
 exocrí
perse:
 برون‌ریز، اگزوکرین
pole:
 zewnątrzwydzielniczy
portugale:
 exócrino
rumane:
 exocrine
ukraine:
 екзокринний, зовнішньо-секреторний

administraj notoj