endokrin/a SPV

endokrina

FIZL
1.
(komune) Rilata al la endokrinaj glandoj: diabeto kaj aliaj endokrinaj malsanoj en la nuntempo [1].
2.
(p.p. glandoj) Sendukta, ellasanta en la internan medion (sangon aŭ limfon) sekreciaĵon (hormonon), kiu specife agas al aliaj organoj aŭ histoj: hipofizo, tiroido, paratiroidoj, surrenaj glandoj estas endokrinaj glandoj.
Rim.: La antaŭa difino indikis ke la terminoj ekzokrina kaj endokrina estas maloftaj kaj redirektis al preferindaj sinonimoj, respektive dukta kaj sendukta. Tio estas erara. Efektive, la ekzokrinaj glandoj plejparte estas duktohavaj sed ne ĉiuj. Kelkaj el ili estas senduktaj (ekzemple la supraĵaj ekzokrinaj glandoj ĉe la naza, stomaka aŭ uretra epitelio) kiel la endokrinaj glandoj.
VD:ekzokrina, amfikrina
angle:
1. endocrinous, endocrine 2. endocrine
beloruse:
эндакрынны
france:
1. endocrinien, endocrine 2. endocrine
germane:
endokrine
hungare:
endokrin, belső elválasztású
itale:
endocrino
japane:
内分泌の [ないぶんぴつの]
katalune:
endocrí
nederlande:
endocrien
perse:
درون‌ریز، آندوکرین
pole:
wewnątrzwydzielniczy
portugale:
endócrino
rumane:
endocrine
ukraine:
ендокринний

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.