ekzorci PV , ekzorciz/i PV

ekzorci, ekzorcizi  

(tr)
REL Preĝi por forpeli demonon, diablon, misaĵon, kiu turmentas iun: li ekzorcos diablon [1]; kiam kataklismo plagis la popolon, oni anstataŭigis ĝin por ekzorci la landon pro malbona omeno [2]; la plej maljunaj petis la pastron, ke li ekzorcizu la verdan ĉevalinon [3].
1. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
2. Monato, Reago: Ĉu vere kristana erao?
3. Marcel Aymé, trad. Louis Beaucaire: La verda ĉevalino, Nica Literatura Revuo, 1959-09 ĝis 10, numero 5/1, p. 33a-37a
beloruse:
выганяць (д'ябла, дэмана)
bulgare:
екзорсист
ĉeĥe:
vyhánět zlé duchy
france:
exorciser
germane:
exorzieren, austreiben
greke:
ξορκίζω
hebree:
לְגַרֵשׁ
hispane:
exorcizar
hungare:
ördögöt űz, ekzorcizál
katalune:
exorcitzar
pole:
odprawiać egzorcyzmy
portugale:
exorcizar
ruse:
изгонять (дьявола, демона, злого духа)
slovake:
vyháňať zlých duchov

ekzorco, ekzorcizo

1.
Ekzorcado: ĝia ekzorco estis konsiderita la plej efika formo de resanigo [4].
2.  
Ekzorcaĵo: antikva ekzorco celanta forpeli malsanon [5]; alia veraĵo […] estas la absoluta senefikeco de l' ekzorcizoj, formuloj, sakramentaj paroloj, amuletoj, talismanoj, eksteraj agoj aŭ iaj ajn materiaj signoj [6].
4. Airyaman ishya ‐ aŭtomata traduko el la anlga Wikipedia
5. Pang Bian: Moroj pri la Printempa Festo..., El popola Ĉinio, 2000-02
6. Allan Kardec, trad. Ismael Gomes Braga: La Evangelio laŭ Spiritismo, Brazila Spiritisma Federacio, 1946
ĉeĥe:
vymítání zlých duchů
france:
exorcisme
katalune:
exorcisme (ritu)
pole:
egzorcyzm
slovake:
vyháňanie zlých duchov

ekzorcaĵo  

Preĝo uzata por forpeli demonon, diablon: malsame ol la biblia teksto, tiu „qumrana“ ne havas socipolitikan funkcion, ĝi utilas nur kiel ekzorcaĵo kaj defendilo kontraŭ la malbonportantoj [7].
france:
exorcisme
germane:
Exorzismus, Teufelsaustreibung, Teufelsbeschwörung
hispane:
exorcismo
hungare:
ördögűzés
katalune:
exorcisme (pregària)
pole:
egzorcyzm

ekzorcisto

Homo kiu forpelas demonojn el homoj aŭ el ilia medio per preĝoj: kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo [8]; [d-ro] Gabile Amoth, oficiala ekzorcisto en la katolika eklezio [9].
ĉeĥe:
exorcista, zaklínač, zažehnávač
france:
exorciste
germane:
Exorzist
hebree:
מְגַרֵשׁ שֵׁדִים
katalune:
exorcista
pole:
egzorcysta
ruse:
экзорцист, изгоняющий беса
slovake:
exorcisto, zaklínač

administraj notoj