1elips/o
elipso
- 1.
Forigo de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno: en la frazo „mi vidis lin, sed ne vin“ oni faras elipson de la verbo en la dua propozicio; deprimitoj […] uzis pli da elipsoj, pli da ripetoj […] kaj pli da verboj en preterita tempo [1].
- 2.
[2] Koniko kun discentreco malpli granda ol unu: elipso havas du fokusojn kaj la sumo de la distancoj de ĉiu punkto de la elipso al ĝiaj fokusoj estas konstanta; la ombro horizonta de la ombroĵetilo `IZ` trairas la elipson en la punkto `M` FK ; la (sunsistemaj) planedoj laŭiras elipsojn, kies unu el la fokusoj okupas la suno (unua keplera leĝo); la kartezia ekvacio de elipso estas de la tipo `(x//a)^2+(y//b)^2=1`.
Atributoj de elipso: centro, aksoj (fokusa kaj nefokusa), granda duonakso, malgranda duonakso;
ovalo, orbito.
elipso
1.
Monato, Paulo Sergio Viana: Lingva emo kaj deprimo
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
- angle:
- 2. ellipse
- beloruse:
- 1. эліпсыс, эліпс 2. эліпс
- bulgare:
- 2. елипса
- ĉeĥe:
- výpustka
- ĉine:
- 2. 椭圆 [tuǒyuán], 椭 [tuǒ]
- france:
- ellipse (math., gram.)
- germane:
- 1. Ellipse, Auslassung 2. Ellipse
- hispane:
- 1. elipsis 2. elipse
- japane:
- 省略 [しょうりゃく], 楕円 [だえん]
- nederlande:
- ellips
- perse:
- 1. حذف به قرینه 2. بیضی
- pole:
- elipsa 1. elipsa 2. elipsa
- portugale:
- 1. elipse 2. elipse
- ruse:
- 1. эллипсис 2. эллипс
- slovake:
- výpustka
- ukraine:
- еліпс, еліпсис