*aks/o

*akso

1.
TEK Stango, ĉirkaŭ kiu turniĝas peco de maŝino: akso de rado, pulio, ekscentriko; ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj [1]; en la laŭbo troviĝis granda rado, metita sur horizontala akso [2]; de la finoj pendas la ŝpinilo de Neceso kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj, la akso kaj la hoko estis el ŝtalo [3]. VD:ŝafto
2.
Imaga rekto, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo: la akso de nia terglobo trairas tra ambaŭ polusoj; li eksaltis kaj [sin] turnis ĉirkaŭ sia akso [4]; la turniĝoj de Marso ĉirkaŭ sia akso [5]; li alvenis al ronda placeto sur kies akso verdigre fieris „Norberto Klakavip, poeto de kamparaj beloj“ [6].
3.
MAT Rimarkinda rekto, interalie:
a)
MatVort Simetriakso: akso de cirklo (la rekto orta al ĝia ebeno kaj trairanta ĝian centron); akso de sfero (ĉiu ajn el la rektoj enhavantaj ĝian centron); elipso BM, kies aksoj, direktataj laŭ NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj FK ; fokusa aŭ nefokusa akso de elipso (simetriakso, trairanta ĝiajn fokusojn, aŭ ne).
Rim.: La fokusan kaj nefokusan aksojn de elipso Bricard [7] nomas respektive „longa“ kaj „mallonga“.
b)
[8] (de afina rotacio en tridimensia spaco) La rekto senŝanĝa per ĝi.
c)
[9] (de kartezia koordinatsistemo) Rekto, enhavanta la originan punkton kaj direktata de unu el la bazvektoroj: statistikaj esploroj ebligas desegni diagramon, horizontala akso montras epokon, la vertikala – artan bezonon kaj artan oferton [10]; la tempo-akso estas vertikala, kaj la akso de ton-alto estas horizontala [11]; abscisa akso aŭ x-akso, ordinata akso aŭ y-akso, z-akso (direktataj respektive de la unua, dua kaj tria bazvektoro). SIN:koordinata akso.
d)
(de polusa koordinatsistemo) Duonrekto, servanta por difini la polusan angulon. SIN:polusa akso.
4.
Meza linio, eĉ se ne rekta, de io, konsiderata laŭlonge: akso de vojo; la geografo Roger Brunet identigis en Eŭropo gravan megalopolan akson, aŭ „arkon“, demografian kaj ekonomian, kiu iras de Anglio ĝis norda Italio, sekvante la valon de Rejno [12]; precizajn rekomendojn […] Monique Fouilhoŭ […resumis…] ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj: la necesoj informi, formi kaj fine dialogi [13].
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. „La meza linio“ estas pli racia kaj klara tiusence. [Sergio Pokrovskij]
5.
(figure) Centra, plej grava organo en iu organizo: tiu komitato estas la ĉefa akso de la societo.
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. Neniam mi vidis ion similan en Esperanto. „Trunko“ aŭ „kerno“ estus pli klaraj tiusence. [Sergio Pokrovskij]
6.
(figure) POL Politika alianco, aŭ simpla interkonsento pri certa punkto: la Akso (Germanio kaj ĝiaj aliancanoj dum la 2-a mondmilito); la akso Parizo-Berlino (ekz-e en eŭropaj aferoj); atakinte Afganion, Usono ekparolis pri „diablo-akso“: Irako, Norda Koreio kaj Irano [14]; amasdetruajn armilojn tutcerte posedas pluraj aliaj landoj de l' „akso de malbono“ [15].
angle:
1. axle 2. axis abscisa ~o: axis of abscissae, x-axis. x-~o: axis of abscissae, x-axis. ordinata ~o: axis of ordinates, y-axis. y-~o: axis of ordinates, y-axis. z-~o: applicate axis, z-axis. 3. axis 6. Axis, alliance
beloruse:
вось, вал abscisa ~o: вось абсцысаў, x-вось. x-~o: вось абсцысаў, x-вось. ordinata ~o: вось ардынатаў, y-вось. y-~o: вось ардынатаў, y-вось.
bretone:
ahel abscisa ~o: ahel an absisennoù. x-~o: ahel an x-où. ordinata ~o: ahel an urzhiennoù. y-~o: ahel ar y-où. z-~o: ahel ar z-où.
ĉeĥe:
polární osa abscisa ~o: osa úseček, x-ová osa. x-~o: osa úseček, x-ová osa. ordinata ~o: osa pořadnic, y-ová osa. y-~o: osa pořadnic, y-ová osa. z-~o: osa souřadnic, z-ová osa.
france:
axe, essieu abscisa ~o: axe des abscisses, axe des x. x-~o: axe des abscisses, axe des x. ordinata ~o: axe des ordonnées, axe des y. y-~o: axe des ordonnées, axe des y. z-~o: axe des cotes, axe des z. 3. axe
germane:
1. Achse [nemoviga (pasiva) stango], Welle [moviga stango] 2. Achse abscisa ~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse. x-~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse. ordinata ~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse. y-~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse. z-~o: Applikatenachse, z-Achse. 3. Achse 4. Mittellinie 5. tragende Säule
hebree:
צִיר
hispane:
eje
hungare:
tengely abscisa ~o: abszcisszatengely. x-~o: x-tengely. ordinata ~o: ordinátatengely. y-~o: y-tengely. z-~o: z-tengely.
japane:
軸 [じく], 軸線 [じくせん], 自転軸 [じてんじく], 光軸 [こうじく], 枢軸 [すうじく], 中軸 [ちゅうじく]
nederlande:
as 4. middellijn
perse:
محور abscisa ~o: محور طول. x-~o: محور طول. ordinata ~o: محور عرض. y-~o: محور عرض. z-~o: محور ارتفاع.
pole:
1.  2.  abscisa ~o: oś odciętych, oś x. x-~o: oś odciętych, oś x. ordinata ~o: oś rzędnych, oś y. y-~o: oś rzędnych, oś y. z-~o: oś z. 3.  6. 
portugale:
eixo
rumane:
axă 1. axă 2. axă abscisa ~o: axă x. ordinata ~o: axă de ordonate. z-~o: axă z.
ruse:
ось 1. ось 2. ось abscisa ~o: ось абсцисс, ось x. x-~o: ось абсцисс. ordinata ~o: ось ординат. y-~o: ось ординат, ось y. z-~o: ось аппликат, ось z. 3. ось 4. средняя линия, осевая линия 5. стержень
slovake:
os polárna os
svede:
axel
turke:
6. mihver
ukraine:
вісь, вал

aksa

Rilata al akso: MAT aksa simetrio MatVort .
angle:
axial
beloruse:
восевы
bretone:
ahelel, -ahel
ĉeĥe:
axiální, osní, osový
france:
axial
germane:
Achsen-, Axial-
hebree:
צִירי
hungare:
tengely-, tengelyes, axiális
perse:
محوری
pole:
osiowy
portugale:
axial
rumane:
axial
ruse:
осевой
slovake:
osový
ukraine:
осьовий

aksingo

TEK
Muntopeco entenanta aksan aperturon por alia muntopeco: iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita [16]; ĉi tie vi trovos ĉion, kion vi deziras: funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn aksingojn, aŭtobusajn partojn […] Metrop . VD:nabo, pivoto
angle:
socket
beloruse:
утулка
bretone:
bendell, moell
ĉeĥe:
ložisko osy, náboj kola
france:
moyeu
germane:
Fassung, Nabe
hungare:
agy, tengelycsapágy
japane:
こしき, ハブ [はぶ]
perse:
توپی چرخ
pole:
piasta
portugale:
cubo (de roda)
rumane:
butuc
ruse:
втулка, ступица
slovake:
ložisko, ložisko (osi)
ukraine:
втулка, маточина

rotacia akso

angle:
axis of rotation
bretone:
ahel troiadur
ĉeĥe:
osa otáčení
france:
axe de rotation
germane:
Drehachse
hispane:
eje de rotación
hungare:
forgástengely
japane:
回転軸 [かいてんじく]
perse:
محور دوران
pole:
oś obrotu
rumane:
axă de rotație
ruse:
ось вращения
slovake:
os otáčania

simetriakso

MATMatVort
1.
Rekto, kiu difinas aksan simetrion.
2.
(de geometria figuro) Rekto, rilate al kiu la figuro estas simetria.
angle:
axis of symmetry
beloruse:
вось сымэтрыі
bretone:
ahel simetriezh
france:
axe de symétrie
germane:
Symmetrieachse
hispane:
eje de simetría
hungare:
szimmetriatengely
perse:
محور تقارن
pole:
oś symetrii
portugale:
eixo de simetria
rumane:
axă de simetrie
ruse:
ось симметрии
slovake:
os súmernosti

granda duonakso

MATMatVort
(de elipso) Ĉiu el la du strekoj de ĝia fokusa akso, kunligantaj la centron al la elipso; longo de tia streko: la kvadratoj de periodo de rivoluo de du planedoj rilatas inter si, kiel la kuboj de iliaj grandaj duonaksoj (tria keplera leĝo).
angle:
semi-major axis
ĉeĥe:
velká poloosa
france:
demi-axe focal, demi grand axe
germane:
große Halbachse
hispane:
semieje mayor
hungare:
fél nagytengely
itale:
semiasse maggiore
perse:
نیمقطر اطول
pole:
półoś wielka
portugale:
semi-eixo maior
rumane:
semi-mare axă
ruse:
большая полуось
slovake:
veľká poloos

malgranda duonakso

MATMatVort
(de elipso) Ĉiu el la du strekoj de ĝia nefokusa akso, kunligantaj la centron al la elipso; longo de tia streko.
angle:
semi-minor axis
ĉeĥe:
vedlejší poloosa
france:
demi-axe non focal, demi petit axe
germane:
kleine Halbachse
hispane:
semieje menor
hungare:
fél kistengely
perse:
نیمقطر اقصر
pole:
półoś mała
portugale:
semi-eixo menor
rumane:
arbore semi-mic
ruse:
малая полуось
slovake:
malá poloos, vedľajšia poloos

koordinata aksoPIV1 , koordinatakso[17]

angle:
coordinate axis
bretone:
ahel daveennoù, ahel kenurzhiennoù
france:
axe de coordonnées
germane:
Koordinatenachse
hispane:
eje de coordenadas
hungare:
koordinátatengely
japane:
座標軸 [ざひょうじく]
perse:
محور مختصات
pole:
oś układu współrzędnych
portugale:
eixo de coordenadas
rumane:
axă coordonată
ruse:
координатная ось
slovake:
súradnicová os

polusa akso

angle:
polar axis
ĉeĥe:
polární osa
france:
axe polaire
germane:
Polarachse
hungare:
polártengely
perse:
محور قطبی
pole:
oś biegunowa
portugale:
eixo polar
rumane:
axă polare
ruse:
полярная ось
slovake:
polárna os

administraj notoj

pri ~o:
    PIV1 citas plurajn aliajn sencojn el la fakoj: BOT, ANA, OPTiko.
    Ekzistas aliaj figuraj sencoj en la franca, kiuj eble troviĝas
    ankaŭ en E-o:
    (a) longa, grava parto de io : cerbospina "~o";
    (b) grava trafikvojo : fervoja "~o";
    (c) gravaj linioj de projekto, politiko : la ĉefa "~o" de nia
    agado koncernos senlaborecon.
    [MB]
    ****************
    La senco (a) ŝajnas esti "aks.0o.mezo". La sencoj (b,c) estas
    kaprompaj ŝaradoj por ruso. Mi vidas nenian avantaĝon en
    konfuzigo de sufiĉe klara nocio. Kaj por mi akso nepre estas
    rekta. Mi povas akcepti ke nerektan "mezan linion" oni nomu "aksa
    linio", sed certe mi neniam nomus ĝin "akso".
    [Sergio Pokrovskij]
  
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rotacia ~o: Mankas dua fontindiko.
rotacia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetri~o: Mankas dua fontindiko.
simetri~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
granda duon~o: Mankas dua fontindiko.
granda duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malgranda duon~o: Mankas dua fontindiko.
malgranda duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
koordinata ~o, koordinat~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o: Mankas dua fontindiko.
polusa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.