enklitik/o

enklitiko Vikipedio

FONPIV1
1.
(en greka kaj aliaj lingvoj) Vorto sen propra akcento, kiu faras kun la antaŭa vorto unu solan fonetikan unuaĵon.
2.  
(en E-o) Duonakcenta dusilabo: enklitikoj estas: (1) la tabelvortoj krom la demandaj kaj la negaj (neaj); (2) la posedaj adjektivoj (dusilabaj); (3) la sekvantaj vortoj: dua, tria, apud, preter, super, ili, unu, estas, kvazaŭ [1].
Rim.: La paralelo inter la greka kaj E-a difinoj estas pli ol lama. Cetere, havi apartan terminon nur por la duonakcentaj dusilaboj ne aperas tre utile, ĉar la duonakcentaj unusilaboj ludas tute similan rolon de ritmaj ĵokeroj en versfarado.
Rim.: PIV2002 ne havas tiun duan sencon el Parnasa Gvidlibro; ĝi havas difinojn por "enklitiko" (= "enklizaĵo") kaj "proklitiko" (= "proklizaĵo"), kiuj kongruas kun internacia uzado. (Sed mankas la supertermino "klitiko", kiu enhavu ambaŭ!)
angle:
1. enclitic
beloruse:
1. энклітыка
ĉeĥe:
enklitikon, příklonka
france:
1. enclitique
germane:
1. Enklitikon, Enklitikum, schwach betontes Wort 2. halbdiftongisches (Esperanto-)Wort, schwach betontes zweisilbiges (Esperanto-)Wort
portugale:
1. enclítica 2. enclítica
ruse:
1. энклитика, безударное слово
slovake:
príklonka

administraj notoj